Kukurbacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kukurbacoj
maskla Hodgsonia
maskla Hodgsonia
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Juss.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kukurbacoj (Cucurbitaceae) estas familio el la ordo de kukurbaloj. Ilia tigo estas ĝenerale estas moltigo, kuŝanta, per ĉiroj kroĉiĝanta, grimpanta, ofte dika, kava. Iliaj folioj estas glatrandaj aŭ entranĉitaj. La floro havas radian simetrion, karakterizas ilin la kvina cifero. La floro ĝenerale estas unuseksa kun kunkreskintaj korolaj folioj, kiuj formas funelan aŭ kloŝeton. La anteroj staras libere aŭ la stamenoj duope kunkreskintaj. La ovarioj staras sube kaj estas triĉambraj. Ilia frukto estas ĝenerala granda, multgrajna bero aŭ kalabaso. La faskoj de la planto (fasciculus) estas duflankaj (bicollateralis). Ili havas ĉ. 850 varmoŝtantajn, ĉefe tropikaj, speciojn en 118 genroj.

multaj diversaj fruktoj

Floroformulo Ka(5)Ko(5) G(3-5)

Elektitaj specioj

Kalabaskukurbo (Lagenaria siceraria) aŭ lagenario aŭ botelkukurbo Ĝi havas diversajn fruktojn kiel pipoforma, cilindroforma, botelforma. Ĝia ŝelo tiel malmoliĝas, ke la fruktoj iĝas utilegeblaj kiel kruĉoj aŭ por suĉi vinon ewl borelo. Bonodoira, blankflora unujara kukurbo, kiu venas el la tropikoj. Kultivata jam 7000 jarojn. La junaj fruktoj uzeblas kiel legomo.

Pepono (Cucurbita pepo) unujaraj volovogrimpantaj plantoj, kies tre vaiaj ofte grandegaj fruktoj estas uzataj nemature kiel legomo, en konservaĵo aŭ maturaj por ornamaj celoj. Ĝiaj varietoj estas ankaŭ furaĝahj kaj industriaj plantoj. Ĝi devenas el la sudfa parto de Nord-Ameriko, ĝia praplanto estas Cucurbita texana. Ĝi havas multajn varietojn kurttigajn (alta 50-80cm) kaj grimpotigajn (longa 3-6 m) (kuirkukurbo, ornamkukurbo, furaĝkukurbo). Iliaj grajnoj enhavas 30-50 % da oleo. Flavaj floroj kelfoje havas la diametron de 20 cm. La folioj estas grandaj, ties nervuroj kaj petioloj estas dornecaj. Ĝi venas el la tropika Ameriko

Potirono (Cucurbita maxima) uzatas kiel bakkukurbo aŭ furaĝcele. Ĝi venas el la tropika Ameriko, kie estas konata jam 7 mil jarojn. La fruktoj povas atingi eĉ la pezon de 200 kg.

Akvomelono (citrolo) (Citrullus lanatus) greka melono. Moltiga palnto, devenanta el tropika Afriko. La ŝelo estas melhelverda, la interno ruĝa aŭ hela. Dolxca, vitaminriĉa (B2, C), renopuriga frukto.

Furaĝmelono (Citrullus colocynthoides) Ĝi havas helverdan aŭ strian, glob aŭ ovalforman, nedolĉan frukton. Elokvanta vitaminriĉa furaĝo, kiu estas longe deponebla en malvarmeta loko. Ĝi instigas la laktoproduktigon.

flava melono (Cucumis melo) unujara afrikdevena planto. Praplanto estas C. pubescens. Ĝia frukto estas satiga, enhavas multan vitaminon. Uzas ĝin anakŭ la konserva industrio. Jam 500 jare kultivita frukto kun flava aŭ verda karno. Aperis la sengrajnaj triploidajn melonojn.

Ĉajoto (Sechium edule), manĝebla sekio de Ameriko, estas pirforma kaj havas faldetojn.

Ilia planta malsano estas la fusaria velkiĝo(Fusarium) Fusarium estas granda genro de konidiaj fungoj, kiuj karakterizas la sporodoĥioj. en kiuj estiĝas unu, duĉelulaj mikrokonidioj kaj la multĉelula duonlune kurbiĝanta makrokonidioj. Mulparto de ili estas plantopatogenaj kaŭzantajn velkiĝon, tigradikan kaj fruktoputriĝon. Unu parto de ili havas la formon de askuso, tiuj apartenas al genroj Gibberella, Hypomyces, Nectria