Ĉajoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉajoto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Sekio Sechium
Sechium edule
(Jacq.) Swartz, 1800
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sekciita frukto

ĈajotoKajoto[1] (Sechium edule) estas sudamerika verda aŭ blanka frukto de planto el la familio de kukurbacoj. Ĝi estas piroforma kun faldetoj.

Ĝi unue troviĝis en Jamajko, kaj poste disvastiĝis al aliaj partoj de Ameriko, ekzemple Meksiko, kaj de tie al la mondo.

La planto havas grandajn foliojn super la frukto.

Deveno de la vorto[redakti | redakti fonton]

La vorto « ĉajoto » devenas de la hispana chayote, kiu devenas de la Naŭatla chayotli, kion oni uzas por nomi la frukton [2].

La hispanan vorton chinchayote oni uzas por nomi la kreskaĵon.

enhavo[redakti | redakti fonton]

100 g da freŝa produkto:

Ora
akvo ĉ. 80 %
Karbonhidrato 7,7 %
Proteino 0,9 %
Graso 0,25
Fibro 0,4 %
Vitamino A 650 mg
Vitamino E 2,2 mg

krome kalio, vitaminoj C kaj B6, folia acido, kupro, magnezio kaj fero.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas kultivata en meza kaj suda Ameriko. En Eŭropo ĝi estas kultivata en la sudo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiel Kuiri Sen Viando; Clara de Hess; Fonto; 1998; p 208-209
  2. (1972) Herencia cultural del mundo náhuatl. SepSetentas.