Saltu al enhavo

Kunfluejo de Odro kaj Olše

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunfluejo de Odro kaj Olše
ĉeĥe Soutok Odry a Olše, pole Sbieg rzek Odra i Olza
kunfluejo
Kunfluejo de Odro (maldekstre) kaj Olše
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Montaro Ostrava baseno
Najbaras kun Ĉeĥio, Pollando
Riveroj Odro, Olše
Situo Kunfluejo de Odro kaj Olše
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 56″ N 18° 19′ 59″ O / 49.94889 °N, 18.33306 °O / 49.94889; 18.33306 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Trafluas tra landlimo de Ĉeĥio kaj Pollando
Situo de kunfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de kunfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de kunfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Olza-Oder confluence
Portalo pri Geografio

Kunfluejo de Odro kaj Olše (ĉeĥe Soutok Odry a Olše, pole Sbieg rzek Odra i Olza ) troviĝas en loko nomata Špica pole: (Szpica) sur ĉeĥa-pola ŝtatlimo proksime polaj vilaĝoj Olza (komunumo Gorzyce, distrikto Wodzisław) kaj Zabełków (komunumo Krzyżanowice, distrikto Racibórz) kaj ĉeĥa vilaĝo Kopytov (apartenanta sub municipo Šunychl, parto de urbo Bohumín, distrikto Karviná).

Enkonduko

[redakti | redakti fonton]

La kunfluejo de riveroj Odro kaj Olše (Olza) estas geografie plej malalte situanta punkto de Moraviasilezia regiono kun supermara alteco 195 m. La kunfluejo estas por publiko tutjare libere alirebla kaj ĝi troviĝas en naturmemorindaĵo Limaj meandroj de Odro. La kunfluejo de riveroj Odro kaj Olše estas tutjare libere alirebla el Kopytov sur turisma pado, biciklovojo kaj Instrupado meandroj de Odro. Ĝi troviĝas en mallarĝiĝanta kojno kun lima ŝtono meze. La loko estas ankaŭ alirebla por akvoturistoj sur akvoturista sektoro Starý Bohumín – Zabełków. El la loko estas bone videbla kiel Olše enfluiĝas de dekstre en Odron kaj Odro plu daŭrigas en polan enlandon direkte al detenujo Buków.[1][2][3]

Historia kontakto de tri ŝtatoj

[redakti | redakti fonton]

La kunfluejo de riveroj Odro kaj Olše ankaŭ fariĝis post la unua mondmilito trilanda punkto (trojmezí, Dreiländerecke, trójstyk) de limoj inter Ĉeĥoslovakio, Germanio kaj Pollando. Tiun ĉi lokon ankaŭ rememorigas Monumento de tri ŝtatoj en la proksima pola Chałupki.[4]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Divoké meandry i nejmenší náměstí. Hezký výlet k soutoku Odry a Olše (ĉeĥe). Alirita 2021-10-22.
  2. Soutok Odry a Olše – Vyraž na výlet! (ĉeĥe). Alirita 2021-10-22.
  3. s.r.o, Turistika cz. Soutok Odry s Olší Kopytov (ĉeĥe). Alirita 2021-10-22.
  4. Chałupki - Pomnik Trzech Narodów • Eksploratorzy. Alirita 2021-12-20.