Saltu al enhavo

Limaj meandroj de Odro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Limaj meandroj de Odro
ĉeĥe Hraniční meandry Odry
naturmemorindaĵo
Limaj meandroj de Odro el belvedero en Zabełków (2022)
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Municipoj Bohumín, Zabełków
Rivero Odro
Situo Limaj meandroj de Odro
 - alteco 195 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 49″ N 18° 20′ 24″ O / 49.93028 °N, 18.34000 °O / 49.93028; 18.34000 (mapo)
Areo 1,2602 km² (126,02 ha)
Baseno Ostrava baseno
Proklamo 1-a de novembro 2006
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Landlimo landlimo de Ĉeĥio kaj Pollando
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hraniční meandry Odry
Portalo pri Geografio
kunfluejo

Limaj meandroj de Odro estas naturmemorindaĵo en Ĉeĥio kaj en Pollando, kiu estis proklamita la 6-an de septembro 2006 kaj por la publiko malfermita la 25-an de majo 2007. Ĝi prezentiĝas memliberaj riverflu-kreemaj marŝoj de rivero Odro, kiujn ne tuŝas homo. Ĝi apartenas inter unikaĵoj en meza Eŭropo. Pro la riverflu-kreemaj procesoj kreiĝas gruzaj aluvioj, kiuj senĉese ŝanĝas direkton de riverfluo kaj per tio do ankaŭ leĝere ŝovas ŝtatlimon inter Pollando kaj Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en urba parto Starý Bohumín kaj Šunychl en distrikto Karviná. Geografie ĝi apartenas en malaltebenaĵon Ostrava baseno kaj Moraviasilezia regiono.[1]

La naturmemorindaĵo estas konsisto de sistemo Natura 2000.[2] Vivas ĉi tie vico de kreskaĵaj kaj animalaj specioj, kiuj povas esti endanĝerigitaj. Precipe en la meandranta parto de la rivero aperas plej signifaj ekosistemoj el la tuta naturmemorindaĵo, kiuj estas influitaj per evoluo de riverflu-kreemaj procesoj.[3] Troviĝas ĉi tie ekzemple grupo de eŭropaj kastoroj (Castor fiber). La loko apartenas ankaŭ en birdan regionon Heřmanský stav – Stružka.[4]

La limaj meandroj de Odro situas sur ĉeĥa-pola landlimo en Moraviasilezia regiono. Ili troviĝas en urbo Bohumín kaj en distrikto Karviná.[5] La naturmemorindaĵo komenciĝas sur dislimejo de la ĉeĥa urbo Bohumín kaj la pola Chałupki, ĝi finiĝas nur per sektoro, kie kunfluiĝas rivero Odro kun Olše.[2] En tiun ĉi naturmemorindaĵon, krom rivero Odro, apartenas ankaŭ ĉirkaŭaj ĉeriveraj arbaroj kaj digoj.[6]

Vido al la menadroj de Odro el eksa haveno en Šunychl
Plano de limaj meandroj de Odro inter Aŭstria kaj Prusia Silezio el la jaro 1769 kun reguligita riverfluo post eksterordinaraj inundoj el tiu jaro

La limaj menadroj de Odro akiris grandan atentemon en la jaro 1997, ĉar tiun ĉi jaron okazis ruiniga inundo, dum traŝiriĝo de unu el zigzagoj de la rivero. Reguligo de la riverfluo post tiu ĉi katastrofo ne okazis, ĉar Monda fonduso por protekti la naturon taksis unikecon de la natura akva dinamiko, kiu ebligas ekzistadon de specioj de animaloj kaj kreskaĵoj.[7] La 6-an de septembro 2006 ĝi estis proklamita kiel naturmemorindaĵo kaj la 25-an de majo 2007 malfermita.[1]

Multfoje la rivero Odro fluigos diversajn signifajn objektojn, ekzemple mamutan vertebron, el kio eblas prijuĝi, ke ili en tiu ĉi loko verŝajne moviĝis. Plu ĝi fluigis ĉe Kopytov ankaŭ limŝtonon el tempoj dum regado de Maria Tereza.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Šuhaj, Jiří, "Hnízdění břehule říční (Riparia riparia) v přírodní památce Hraniční meandry Odry v letech 2005 a 2006", Slezská ornitologická společnost, paĝoj 44–48.
  2. 2,0 2,1 Grygová, Lucie. Maloplošná zvláště chráněná území Karvinska. Alirita 2021-11-12.
  3. Kočvara, Radim. (2017) Plán péče o Přírodní památku Hraniční meandry Odry na období 2018–2028, p. 17.
  4. 4,0 4,1 Hraniční meandry Odry, přírodní památka. OS Hraniční meandry Odry a Lukáš Kania. Alirita 2021-11-12.
  5. Skokanová, Michaela. Meandry Odry v Ostravské pánve, p. 11. Alirita 2021-11-12.
  6. Meandry dolní Odry. Povodí Odry. Alirita 2021-11-12.
  7. Meandry Odry a dolní Olše. Město Bohumín. Alirita 2021-11-12.

Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "flora" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "nbg" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "bohumin2" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref> etikedo kun la nomo "bohumin3" difinita en <references> ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2