Kurt Pinthus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kurt Pinthus ĉ. 1920

Kurt PINTHUS (naskiĝinta la 29-an de aprilo 1886 en Erfurto, mortinta la 11-an de julio 1975 en Marbach) estis germana publicisto kaj kritikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pinthus pasigis la junulajn jarojn en Magdeburg kaj Erfurto, kie li frekventis la Konsilantargimnazion. En 1905 li komencis studi germanan literaturhistorion, filozofion kaj historion en Freiburg, Berlino kaj Ĝenevo; ekde 1906 li estis studanto en Lepsiko. Inter liaj instruistoj nombriĝis Karl Lamprecht (1856–1915), Georg Witkowski (1863–1939) kaj Albert Köster (1862–1924), ĉe kiu Pinthus doktoriĝis en la 1910-a jaro. Krom Franz Werfel kaj Walter Hasenclever, kun kiuj li estis amiko dumvive, li estis ekde 1912 lektoro ĉe la nove fondita eldonejo Kurt-Wolff-Verlag . Li ankaŭ konatiĝis kun Franz Kafka, Georg Heym kaj Else Lasker-Schüler.

En 1915 li devis eksoldati enkazerne en Magdeburg, kie li politike ekaktivulis en 1918 kiel soldata konsiliano. Post transloĝiĝo al Berlino li estis mallonge dramaturgo ĉe Max Reinhardt. En la 1920-aj jaroj Pinthus laboris kiel multeca kritikisto de teatraĵoj, literaturaĵoj kaj filmoj, antaŭ ĉio por "Das Tagebuch", "Die literarische Welt" kaj "8 Uhr Abendblatt". Li ankaŭ instruadis ĉe la Lessing-altlernejo kaj faris radiajn paroladojn. Post la jaro 1933 li ankoraŭ rajtis verki por judaj magazinoj. En 1937 li elmigris en Usonon, kiel li havis diversajn laborlokojn kiel teatra fakulo. Estante daŭra kunlaboranto de la germanlingva gazeto "Aufbau". Inter 1947-60 li estis docento pri teatra historio ĉe la Universitato Columbia de Novjorko. Esplor- kaj konferencvojaĝoj kondukis lin ekde 1953 denove reen en Germanlando, i.a. al la Germana literatura arkivo al Marbach. Tie li eksetlis en 1967.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Komence mem verkinte, Pinthus iĝis en la rolo de eldonisto kaj kritikisto unu el la plej gravaj perantoj de la literatura ekspresionismo. Jam kiel studento li konsiladis la eldoniston Ernst Rowohlt, ekde 1911 li regule laboris por diversaj gazetoj kaj magazinoj (i.a. "Die Schaubühne", "Die Aktion", "Die weißen Blätter"). Lia kritiko de la itala surda filmo Quo vadis? (1912) estis la unua programa germanlingva filmokritiko. Sub la titolo Das Kinobuch (1913) Pinthus publikigis diversajn nerealigitajn scenarojn de junaj aŭtoroj (i.a. de Hasenclever, Lasker-Schüler, Albert Ehrenstein aŭ Ludwig Rubiner). Pinthus famiĝis per literaturhistorie gravega antologio titolita Menschheitsdämmerung, Symphonie jüngster Dichtung (1919), kiu fariĝis la plej fama germanlingva poemkolekto de la 20-a jarcento. Ĝis la 1970-aj jaroj li okupiĝis en multaj artikoloj, paroladoj kaj postparoladoj pri la verkaro kaj la destino de fare de la nazioj persekutitaj verkistoj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Mitgl. d. dt. PEN (1966)
  • Ehrenmitgl. d. Verbands d. dt. Kritiker
  • Gr. BVK (1966)
  • Badenwürtt. Prof. (1966)
  • Andreas-Gryphius-Preis (1971).

Verkoj aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Die Romane Levin Schückings, Ein Btr. z. Gesch. u. Technik d. Romans, 1911
  • Der Zeitgenosse, Lit. Porträts u. Kritiken, ausgew. v. R. Tgahrt, 1971 (Porträt).

Eldonante[redakti | redakti fonton]

  • (Eldonante) Neuer Leipziger Parnaß, 1912 (enth. Gedichte P.s)
  • Kriegsabenteuer aus alter Zeit, 1914
  • Dt. Kriegsreden, 1916
  • G. Heym, Dichtungen, 1922
  • W. Hasenclever, Gedichte, Dramen, Prosa, 1963.

Kuneldonante[redakti | redakti fonton]

  • Genius, Zs. f. alte u. werdende Kunst, 1919-21
  • A. v. Droste-Hülshoff, Sämtl. Werke, 4 Bde., 1925-30

Fonto[redakti | redakti fonton]

Diecks, Thomas, "Pinthus, Kurt" in: Neue Deutsche Biographie 20 (2001), S. 458 f. [Onlinefassung]; URL: http://www.deutsche-biographie.de/pnd118742647.html