Kuseno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ornama kap-kuseno

Kuseno estas sako el ŝtofoledo, remburita per molaj aĵoj (plumoj, haregoj, sed ofte kun antialergiaj nenaturaĵoj) por ke oni povu sin apogi sur ĝi komforte. La kapkuseno estas speciala kuseno, kiun oni metas en la liton por apogi la kapon. Ofte oni simple diras kuseno anstataŭ kapkuseno. Oni kovras la kapkusenon ĉiuflanke per kusen-tego.

Kusenego estas longa sako el tolo, plenigita de plumoj, sur kiu oni kuŝis. (legu plumono, peplomo)

Kuseneto estas malgranda kuseno ekz-e por kudriloj, pingloj; kiel inkospongo; aŭ pufaĵo por virinoj sub la jupojn (historie).

Pliaj esprimoj

  • fingra palp-kuseneto
  • leda kuseneto
  • prem-kuseneto
  • pinglokuseneto
  • adherkuseno (ĉe insekta kruro)
  • bazokuseno ĉe basbalo
  • cilindra kuseno (cilindroforma kapkuseno)
  • fianĉina kuseno, uzita en kirko
  • genu-kuseno iam ĉe motorcikloj
  • jungil-koluma kuseno de selisto
  • kovrokuseno (plumono, ornamkuseno)
  • kuŝ-kuseno en la hospitalo por ekzamenoj
  • mur-kuseno (protektas la muron)
  • or-kuseno ĉe librobindado (tio ne estas el oro, sed helpas orizigi libron)
  • pied-kuseno estas ripozejo por la lacaj piedoj, kiam homo sidas ĉe tablo
  • plumkuseno (kapkuseno)
  • aerkuseno
  • naĝokuseno
  • selkuseno por protekti la ĉevalojn
  • sofkuseno estas parto de kusena sofo
  • stampkuseno
  • subkuseno (kojnoforma)
  • varmiga kuseno (elektra hejt-kuseno)
  • volut-kuseno ĉe konstruaĵo

Kusena danco

En la iama hungara popola nupto kusena danco signifis la forporton de la fianĉinaj kusenoj per dancaj paŝoj al la fianĉa ĉaro aŭ fianĉa domo.

Alia kusena danco estas, kiam en la nupto virinoj kaj viroj elektas paron kaj la elektita devas kisi la elektinton, ambaŭ genuante sur la kuseno.

Bilardo

En bilardo, kuseno estas ĉiu elasta bordero de la flankoj de la bilarda tablo.

Kuriozaĵo

La 19-an de aprilo 2007 renkontiĝis proksimume 500 homoj por spontana kusenbatalo en Oldenburg, Germanio. La gazeto Nordwest-Zeitung raportas pri tiu per interreta filmeto[1].

Proverbo

Ekzistas proverboj pri kuseno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     Aŭ kuseno sub ripo, aŭ bato per vipo. 
  • Citaĵo
     Multo en kapo, sed nenio en poŝo. 
  • Citaĵo
     Konscienco senmakula estas kuseno plej mola. 

Referencoj

  1. La kusenbatalo en Oldenburg la 19-an de aprilo 2007 kun 500 partoprenantoj
  2. [1]