Kálmán Csohány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kálmán Csohány
Persona informo
Naskonomo Csohány Kálmán
Naskiĝo 31-an de januaro 1925 (1925-01-31)
en Pásztó
Morto 2-an de aprilo 1980 (1980-04-02) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ilustristo • grafikartisto • instruisto
vdr

Kálmán Csohány [ĉohAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csohány Kálmán estis hungara grafikisto, ilustristo, instruisto.

Kálmán Csohány [1] naskiĝis la 31-an de januaro 1925 en Pásztó, li mortis la 2-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kálmán Csohány frekventis gimnazion en Salgótarján, poste li faris simpla laboristo, eĉ ministo. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1952. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Koffán, Gyula Hincz, Sándor Ék kaj György Konecsni. En 1953 li debutis en ekspozicio. Ekde 1957 li kreis ankaŭ ceramikaĵojn en uzino de Hódmezővásárhely. Inter 1959-1961 li havis stipendion. Ekde 1959 ĝismorte li instruis en la belarta mezlernejo. Li kelkfoje laboris en Artistkolonio (Miskolc). Li ricevis premiojn inter 1964-1972. Li mortis en Budapeŝto, sed li estis entombigita en sia naskiĝurbo.

El solaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Venecia Bienalo (1964)
  • Budapeŝto (1965, 1971, 1976, 1981, 1995)
  • Vieno (1966)
  • Miskolc (1969, 1972, 1980, 1986)
  • Pásztó (1974, 1981)
  • Teherano (1978)
  • Hódmezővásárhely (1981)

El kolektivaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Bezárt kapuk (1964)
  • Tojásszedő (1973)
  • Cigánydalok-sorozat (1977)

Elektitaj ceramikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Murbildo (1959, Fót)
  • Murbildo (1963, Salgótarján, poste en Pásztó)
  • Murbildo (1970, Diósgyőr)

Libroilustraĵoj[redakti | redakti fonton]

Libroj de Áron Tamási, Attila József, Lajos Áprily, Lajos Kassák, Gyula Illyés, Tibor Déry

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memormuzeo en Pásztó (1996)

Fontoj[redakti | redakti fonton]