László Agócsy
László Agócsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1906 en Szeged |
Morto | 7-an de februaro 1993 (86-jaraĝa) en Pécs |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infano | Erika Horváth (en) |
Okupo | |
Okupo | korusestro muzikinstruisto kantoro |
László Agócsy [lAslO agOĉi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Agócsy László estis hungara korusestro, kantoro, altlerneja instruisto, skolto.
László Agócsy[1] naskiĝis la 27-an de februaro 1906 en Szeged, li mortis la 7-an de februaro 1993 en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Agócsy maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris kantoran licencon en 1927, en la sekva jaro juran diplomon en Universitato Erzsébet. Inter 1924–1944 li instruis en lernejo en Pécs, krome inter 1926–1958 li estis kantoro kaj korusestro en Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Pécs) kaj li instruis en muziklernejo de Pécs. Li akiris pedagogian diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1947. Inter 1958–1971 li instruis en muzika kampuso en Pécs, dum li estis en Italio kaj Hispanio por disvastigi metodon de Zoltán Kodály. Li edziĝis en 1933, post jaro filino naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1948-1998.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Szolfézs példatár. 1–2. Alsófok. (kunaŭtoro, 194?, 28-a eldono: 2005)
- Énekeljünk – muzsikáljunk. (kunaŭtoro, 194?, 21-a eldono: 2004)
- Bach szolmizáló olvasókönyv. (194?)
- A középfokú szolfézs útmutatója. (1953)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Pécs (1999)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM39868;jsessionid=19455C5399A93321586A086EB32DDC7E hungarlingva datenaro de muzeo