Saltu al enhavo

László Antal (lingvisto)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Antal (lingvisto)
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1930 (1930-06-25)
en Szob
Morto 1-an de januaro 1993 (1993-01-01) (62-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Lingvoj hungaraanglaalbanaindoneziaarabagermanarusa
Loĝloko Zebegény
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1953)
Lenin Institute (en) Traduki (–1953) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Zsuzsanna Csongrády Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo lingvisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

László Antal [lAslO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Antal László, estis hungara lingvisto, altlerneja instruisto. Lia edzino estis Zsuzsanna Csongrády.

László Antal (lingvisto)[1] naskiĝis la  25-an de junio 1930(nun 1930-06-25) en Szob, li mortis la 25-an de januaro 1993 en en:Manassas, Virginia.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Antal (lingvisto) maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1949, poste li akiris diplomon kaj samtempe tradukistan licencon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953. Post la diplomo li estis aspiranto (1953–1957), lektoro (1957–1961), docento (1961–1985), poste teorie profesoro kaj katedrestro, sed li ne plenumis ĝin pro sia disidado kun sia edzino en 1985. Inter 1981-1986 li prelegis ankaŭ en Berlino. Ĝis tiam li loĝis en Zebegény, poste en Okcidenta Germanio, fine en Usono. Inter 1960-1972 dum iom da tempo li esploris en Romo, pluraj usonaj urboj kaj Regensburg. Intertempe li kandidatiĝis en 1957, li doktoriĝis en 1981 antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Inter 1978-1984 li estis sekreta informisto de la ministerio pri enlandaj aferoj, tio kun la disidado kaŭzis lian solecon kaj izolitecon.

Li edziĝis en 1957, lia edzino naskis 2 filojn en 1960 kaj 1964. Pro koratako li mortis. Li estis konsiderita la sola reprezentanto de struktura lingvistiko. Li parolis plurajn lingvojn, kiel la anglan, germanan, rusan, francan, albanan, araban, kaj indonezian flue.

Elektitaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • A magyar esetrendszer (ankaŭ neakceptita disertaĵo, 1961, denove: 2005)
  • A világ nyelvei (kunaŭtoro, 1970)
  • A tartalomelemzés alapjai (1976)
  • A világnyelv. Pro és kontra. (1984)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]