László F. Földényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László F. Földényi
László F. Földényi en 2023
László F. Földényi en 2023
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1952 (1952-04-19) (72-jaraĝa)
en Debrecen
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tradukisto • literaturkritikisto • eseisto • aesthetician • lektoro • artoteoriisto
vdr

László F. Földényi [lAslO ef foldEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Földényi F. László estas hungara esteto, kritikisto, tradukisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.

László F. Földényi[1] naskiĝis la  19-an de aprilo 1952(nun 1952-04-19) en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László F. Földényi akiris diplomon en 1975 en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1977–1986 li laboris en teatra instituto, dum li redaktis ankaŭ teatran revuon. Li kandidatiĝis en 1983 ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li estis liberprofesiulo inter 1987-1991 kaj li laboris en Okcidenta Berlino, krome li instruis en Universitato Loránd Eötvös kiel lektoro. En 1991 li estis levita docento, kiun li tenis ĝis 2019. Interrompe en 2001 li vivis en Nederlando, en 2006 en Vieno, en 2014 en Kolonjo. Ekde 2004 li estis docento ankaŭ en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto), eĉ ekde 2006 katedrestro. Libertempe li tradukis el la angla lingvo. Li ricevis premiojn inter 1985-2020.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Daniel Defoe világa (studo, 1977)
  • Melankólia (eseo, 1984, 1992, 2003, 2015, ankaŭ germane, hispane, france, pole, slovake, ĉeĥe, angle)
  • A lélek szakadéka. Francisco José de Goya y Lucientes Szaturnusza. (eseoj, 1993, ankaŭ germane, hispane)
  • Dosztojevszkij Szibériában Hegelt olvassa és sírva fakad (2008, ankaŭ germane, itale, hispane, turke, greke, angle, nederlande, svede, france, portugale)
  • Az eleven halál terei. Kafka, de Chirico és a többiek (2018, ankaŭ hispane, germane, angle, poe, france, turke)
  • A guillotine hosszú árnyéka (2023)

Elektitaj tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]