László Sziklay
László Sziklay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de januaro 1912 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kassa |
Morto | la 15-an de junio 1987 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2-9-43 |
Lingvoj | franca • slovaka • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1934) |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Ferenc Sziklay |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto universitata instruisto slavisto slovaquiste (fr) |
László Sziklay [lAslO siklai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sziklay László estis hungara literaturhistoriisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Lia patro estis Ferenc Sziklay.
László Sziklay[1] naskiĝis la 9-an de januaro 1912 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 15-an de junio 1987 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Sziklay akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1934, lia plej signifa instruisto estis János Melich. Post la diplomo li ekinstruis en luterana gimnazio en Nyíregyháza, inter 1939-1944 li instruis en Scienca Universitato István Tisza, sed li instruis ankaŭ en sia naskiĝurbo (tiutempe ĝi apartenis al Hungario) kaj en Budapeŝto. Inter 1946-1949 li havis postenon en la ministerio, inter 1949-1955 li instruis en pedagogia altlernejo, poste ĝis 1969 en simila altlernejo en Szeged. Intertempe li laboris ankaŭ en literatura instituto inter 1956-1979, poste li pensiuliĝis. Dum sia aktiva vivo li okupiĝis pri la hungara, slovaka, ĉeĥa, serba, kroata kaj polaj literaturoj. Li kandidatiĝis en 1955, li doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis premiojn en 1966 kaj 1987.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Nyolc év mesél (poemoj kune kun aliaj, 1929)
- Hviezdoslav (1939)
- A szlovák irodalom (1942)
- Launer István. Egy 1848-as szlovák röpirat szerzője (1948)
- A századvég ellenzéki irodalmának történetéből. Gáspár Imre 1854-1910 (1955)
- A szlovák irodalom története (1962)
- Szomszédainkról. A kelet-európai irodalom kérdéseiről (1974)
- Együttélés és többnyelvűség az irodalomban (1987)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabuloj en Nyíregyháza kaj Budapeŝto [1]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM641630 hungarlingva datenaro de muzeo