Léon Champy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Champy
Esperanto-pioniro en Belgujo
Esperanto-pioniro en Belgujo
Persona informo
Naskiĝo 1863
en Bruselo
Morto 7-a de septembro 1938
en Antverpeno
Lingvoj Esperanto
Nacieco belgo (francdevena)
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Léon Champy (naskiĝis en 1863 en Bruselo; mortis la 7-an de septembro 1938 en Antverpeno) estis unu el la pioniroj de Esperanto en Belgujo kaj membro de la iama "Antverpena Grupo Esperantista". Kune kun Frans Schoofs, A. Van der Biest-Andelhof, J. Van Laere kaj Oscar Van Schoor li en 1908 starigis la revuon Belga Esperantisto. Li skribis por la unua numero enkondukan artikolon "Nia Programo", en kiu li - estis la tempo de la Ido-skismo - alvokis "ĉiujn admirantojn de la Esperanto de D-ro Zamenhof kaj de neniu alia" al kunlaboro kaj apogo.

Post la skismo li iĝis la ĝenerala sekretario de Belga Ligo Esperantista ĝis 1914 kaj post la milito fakte funkciis kiel vicprezidanto de tiu ligo ĝis 1927. Li poste iom retiriĝis el la aktiva movado sed ankoraŭ partoprenis la belgan kongreson en Antverpeno (1937) [1].

En 1911 li havis la ŝancon akcepti en sia familia domo d-ron Zamenhof, okaze de la sepa Universala Kongreso en Antverpeno [2].

Lia filino Elza Champy heredis de sia patro la poresperantan idealon kaj loĝante en Lieĝo estis kasistino de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]