Léon Fatous

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léon Fatous
Persona informo
Léon Fatous
Naskonomo Léon Henri Fatous
Naskiĝo 11-an de februaro 1926 (1926-02-11)
en Dainville
Morto 24-an de septembro 2023 (2023-09-24) (97-jaraĝa)
en Arras
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Socialista PartioFranca Sekcio de la Laborista Internacio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloParizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léon FATOUS estis franca politikisto, eŭropa deputito, senatano, kaj eksa urbestro de Arras, naskiĝinta la 11-an de februaro 1926 en Dainville (Pas-de-Calais) kaj mortinta la 24-an de septembro 2023. Li sinsekve estis membro de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) kaj de la Socialista Partio (PS).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala sekretario de la Socialisma Federacio de la departemento Pas-de-Calais, urbestra adjunkto en 1965, Léon Fatous sukcedis Guy Mollet kiel urbestron de Arras post ties morto. Li estis sukcese elektita de la municipa konsilio la 29-an de novembro 1975, kaj konfirmis sian mandaton post la municipa baloto de 1977. En marto 1983, Léon Fatous denove estis reelektita urbestro de Arras. La sekvan monaton, li fariĝis prezidanto de la urba distrikto kontraŭ Michel Darras. Li estis reelektita en 1989, sed lia politika listo estis sekve venkita de Jean-Marie Vanlerenberghe okaze de la municipa baloto de junio 1995.

Dum sia longa mandato kiel urbestro de Arras, Léon Fatous interalie sukcese subskribis mezgrandurban kontrakton (france contrat de ville moyenne) kun la ŝtato. La urbo rezulte ricevis plian fonduson, kiu ebligis valorigi la heredaĵon de la urbo, ĉefe per la rearanĝo de la urbocentro kaj la renovigo de la kvartaloj Méaulens, Saint-Géry kaj Ancien Rivage. Loke, Léon Fatous multe kontribuis al la solidigo de la urba distrikto - estonta urba komunumaro de Arras. Li cetere subtenis la ĝemeligon de Arras kun variaj eŭropaj urboj, interalie Ipswich, Herten kaj Deva.

Li estis deputito de la dua parlamenta periodo de la Eŭropa Parlamento de la 24-a de julio 1984 ĝis la 24-a de julio 1989, ene de la socialisma grupo.

Elektita en la Senato la 27-an de septembro 1992, li tie estis membro de la socialisma grupo kaj de la komisiono pri ekonomiaj aferoj. Li ne denove kandidatiĝis fine de sia mandato kaj do ĉesis sian politikan karieron la 30-an de septembro 2001.

Li mortis 97-jara la 24-an de septembro 2023[1].

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]