Léonie Sazias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Léonie Sazias
Persona informo
Naskiĝo 21-an de julio 1957 (1957-07-21)
en Roterdamo
Morto 3-an de oktobro 2022 (2022-10-03) (65-jaraĝa)
en Hilversum
Mortokialo kancero
Loĝloko Hilversum
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoFrancio
Okupo
Okupo televida prezentisto • prezentistopolitikisto • radio-prezentisto
TTT
Retejo http://www.navaya.nl/
vdr

Léonie SAZIAS (27-an de julio 1957 - 3-an de oktobro 2022) estis nederlanda televida prezentistino kaj politikistino. Ŝi estis parlamentanino inter 2017 kaj 2021.

Post sukcesa ekrantesto ŝi eklaboris kiel televida prezentistino ĉe Veronica. Poste ŝi laboris por AVRO, TROS, RTL 4 kaj FOX. Ŝi prezentis diversajn programojn, inkluzive de la intervjuspektaklo de AVRO Ruud en Leonie kun Ruud ter Weijden en 1985 kaj 1986. Ŝi estis plej konata de De Ojevaarsjo kaj Dierenmanieren kie ŝi laboris kune kun Martin Gaus.

Sazias estis je la dua loko en la listo de la politika partio 50PLUS por la parlamentaj elektoj de 2017, sub la partiestro Henk Krol. Dum la balotkampanjo de 2017 ŝi ne povis aktive partopreni; ŝi estis diagnozita kun kojlorektuma kancero. Post kiam 50PLUS gajnis kvar sidlokojn en la Dua Ĉambro, ŝi iĝis parlamentanino de la 23-a de marto 2018.En novembro 2018 ŝi malsaniĝis foriris kaj revenis la 26-an de junio 2019. Ŝi retiriĝis por la parlamentaj elektoj de 2021.

Sazias mortis la 3-an de oktobro 2022, en la aĝo de 65 jaroj.