Laŭrenco Nikolao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Laurids Nielsen
Persona informo
Naskiĝo 1540
en Tønsberg,  Norvegio
Morto 5-a de majo 1622
en Vilno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco NorvegioSvedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Universitato de Kolonjo
Universitato de Loveno
Universitato de Douai
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • misiisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laurids NilssønLaurids Nielsen, latine Laurentius Nicolai Norvegus (naskiĝis 1540 en Tønsberg, mortis la 5-a de majo 1622 en Vilno)[1] estis norvega kapelano de la sveda reĝedzino, Katarina Jogajlido (1526-1583)[2], kaj jezuita pastro, kiu partoprenis en la kontraŭreformacio en Svedio, ekdisputante kun la lokaj luteranoj kaj publikigante dubosencan libron. Li eble estis parenco de Jens Nielsen (1538-1600)[3], episkopo de Oslo, kaj havis la ambicion rekatolikigi Svedion.

La Universitato de Upsalo ege malfortiĝis dum la regado de Gustavo Vasa kaj Johano la 3-a decidis malfermi novan teologian kolegion en Stokholmo por restarigi la altan edukecon ene de la sveda regno. Pro sia populareco, Norvegus estis indikita kiel profesoro kaj pli malfrue rektoro de la nova institucio. Li sukcesis altiri multajn studentojn kaj penis eviti multajn diskutojn klopodante kaŝi sian lojalecon al Katolikismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li unue estis edukita en la katedrala lernejo de Oslo, poste li daŭrigis siajn studojn en Kopenhago kaj en 1558 li estis en Amsterdamo. En 1559, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Loveno, kie li aliĝis al la katolik-romia eklezio. Post diplomiĝi kiel Magistro, li studis tie, eniris en la Societon de Jesuo kaj ordiniĝis sacerdoto en 1565. Kiel kolego de Roberto Bellarmino[4], li instruis en la religia seminario, sed ekde 1571 li klopodis trovi postenon kiel misiisto en Skandinavio.

La ŝanco aperis en 1575, kiam la reĝo Johano la 3-a, akceptis Norveguso-n kiel konfesanton de la reĝino, tamen li ne povus igi publika lian katolikan fidon. Tie li trovis la rezistecon de la rektoro de la Municipa Lernejo en Stokholmo, Abraham Angermannus (1540-1607)[5].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Confessio Christiana : det er Den Christelige Bekiendelse om Herrens veig, huilken den Christelig menighed udi disse trende nordlendske riger, Danmarck, Suerige, oc Norrige stadelige hafuer bekiendt oc efterfuldt, fraa det første de hafue annammede den Christelige tro, ofuer sexhundret aar, indtil Christian de tredie Danmarkis oc Norrigis oc Gøtstaf Suerigis rigis Konningers tijd - 1605
  • Examen confessionis fidei Synodi Upsalensis in regno Sueciae anno Domini 1593 celebratae, Kolsrud, Oluf 1965
  • Epistolarum commercium: aliaque quaedam scripta de manu eius. Hrsg. v. Johannes J. Duin, Oskar Garstein. St Olav Forlag, Oslo 1980
  • De Reformatione Religionis Christianæ Per Ministros Euangelicos introducta Deliberatio: A Studiosis quibusdam iuuenibus ex Daniæ & Noruegiæ Regis extra patriam literaru[m] gratia, degentibus : Proposita Professoribus Academiæ Hafniensis, Anno 1602, 1 Oct[obris]. 1606

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj