La Homa Lingvo
La Homa Lingvo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | William Edward Collinson | |
Eldonjaro | 1927 | |
Urbo | Berlino | |
Eldoninto | Rudolf Mosse | |
Paĝoj | 96 | |
La Homa Lingvo [1] [2] titoliĝas enkonduko en la lingvosciencon, kiun originale verkis en Esperanto William Edward Collinson. Ĝi eldoniĝis 96-paĝe en la jaro 1927 ĉe Rudolf Mosse en Berlino kiel numero 18-19 de la serio Biblioteko Tutmonda.
La libro reaperis en 2019 en dulingva (Esperanta, angla) eldono redaktita de Angela Tellier kaj Wim Jansen. Ĝin eldonis UEA.
Titoloj de la ĉapitroj[redakti | redakti fonton]
La naturo de la lingvo; Skizo de fonetiko; La bestaj krioj; La infana lingvo; Lingvaj ŝanĝoj; Disiĝo kaj unuiĝo; Fremdaj influoj; Lingvo kiel karakterizilo de la parolantoj; La klasifiko de la lingvoj.
Recenzoj[redakti | redakti fonton]
![]() |
|
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4999 paĝo 416.
- ↑ tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto de Léon Courtinat
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Recenzo de T. Grahame Bailey en Bulletin of the School of Oriental Studies, University of London, vol. 6, n-ro 1 (1930), paĝoj 271-272
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Enciklopedio de Esperanto/L en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience : entajpu la vortojn "la homa lingvo".