La Leono de Flandrujo (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Leono de Flandrujo
La Leono de Flandrujo
Aŭtoro Hendrik Conscience
Eldonjaro 1929
Urbo Zutphen
Eldoninto W. J. Thieme & Cie
Paĝoj 311
v  d  r
Information icon.svg
Leeuwvanvlaenderen.gif

La Leono de Flandrujo (en la nederlanda lingvo: "De Leeuw van Vlaanderen") estas romano de Hendrik Conscience. Conscience verŝajne inspiriĝis al verkado de La Leono de Flandrujo, post kiam li vidis la pentraĵon "De Groeningeslag" de Nicaise De Keyser. En la romano Conscience priskribas la Batalon de la oraj spronoj, kiun li uzas kiel fonon por skizi la amoaventurojn de Machteld, la filino de Robrecht la 3-a de Bethune kun kavaliro Adolf van Nieuwlandt. Al Conscience oni ofte riproĉas ke li en sia libro ne ĝuste priskribas la historion tiel kiel ĝi vere okazis. Robrecht la 3-a de Bethune ekzemple aperas en la libro kiel kavaliro de la flandra armeo je la batalkampo, dum li vere restadis en franca prizono.

Conscience tamen estus konsultinta dudekon da historiaj fontoverkoj, vizitis mem la lokon de la bataloj kaj petis konsilon de spertuloj pri mezepoka historio.

Pro la giganta sukceso de La Leono de Flandrujo oni diras ke Conscience "instruis al sia popolo la legadon". Cetere tiu ĉi libro forte kontribuis al la flandra memkonsciiĝo en la 19-a jarcento kaj al la kresko de la Flandra Movado ĝis en la 20-a jarcento.

Traduko al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La libron el la nederlanda tradukis Hendrik Bulthuis. La 311-paĝa Esperanta versio aperis en 1929 ĉe W. J. Thieme & Cie en Zutphen.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Ampleksa historia romano, potenca multkolora bildo, vera popola eposo. Tre belajn paĝojn ĝi enhavas kaj ne duba estas en ĉi tiu verko kiel en multaj aliaj la merito de l' tradukinto, kiu klopodis por verki bele kaj korekte. 
— 1930, Akademia Raporto
Citaĵo
 En tiu romano Conscience priskribas liberajn militojn per kiuj la komunumoj kaj la grafoj de Flandrujo defendis sian teron kaj rajtojn kontraŭ la francaj armeoj de Filipo la Bela kaj precipe la batalon de Courtrai en 1302 kie la franca nobelaro estis venkita de la flandra burĝaro. Ni revivas tiun mezepokon kun ĝiaj bataloj kaj kruelo, kiam dum atako la individua kuraĝo kaj fortiko ludis plej gravan rolon. 
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝo 707

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]