Flandra Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flago de la Flandra Movado

La Flandra Movado (ankaŭ: 'Flandrema Movado') estas la tuto de personoj kaj asocioj kiuj celas la emancipiĝon de la Flandra popolo, en rilato kun la ŝtato Belgio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

La nova ŝtato Belgio, kreita en 1830 kiam la sudaj provincoj de Nederlando proklamis sian sendependecon, estis preskaŭ nur franclingva, ĉar la reganta burĝa klaso, same en Flandrio kaj Valonio, parolis tiun lingvon. La francigo de la publika vivo en Flandrio, jam ekzistanta dum la franca regado, sed bremsita dum la nederlanda regado inter 1815 kaj 1830, plu progresis.

Ekesto de la Flandra Movado[redakti | redakti fonton]

Unua reago al la francigo venis el artistaj rondoj, verkistoj kaj poetoj kiel Conscience, Rodenbach kaj Gezelle. Poste la movado disvastiĝis al aliaj kulturaj sferoj. Estante intelektuloj, la aktivuloj plejparte apartenis al la franclingve instruita burĝaro.

Ekde 1870 la Flandra Movado, stimulata de flandraj studentoj, akiris pli larĝan bazon. Postuloj estis, inter aliaj, la nederlandigo de la instruado kaj de la publika vivo.

Tombŝtono kun AVV-VVK

Mondmilitoj[redakti | redakti fonton]

Dum la Unua Mondmilito en la Flandra Movado estis tri grupoj: la 'aktivuloj', kiuj kunlaboris kun la germanaj okupantoj por atingi siajn celojn, la 'pasivuloj', kiuj rifuzis kunlaboron kun la okupantoj, kaj la 'Fronta Movado' kiu agadis kontraŭ la francema politiko de la belga armeo en la eta neokupita parto de la lando. Ĝi esprimis sian malkontenton metante sur la tombojn de flandraj militmortinoj krucon kun la literoj AVV-VVK (Alles voor Vlaanderen-Vlaanderen voor Kristus - Ĉio por Flandrio-Flandrio por Kristo).

Ankaŭ dum la Dua Mondmilito konsiderinda parto de la Flandra Movado kunlaboris kun la germanoj.

Post ambaŭ militoj sekvis severa reprezalio, konsiderata nejusta, kaŭzanta la detruon de la strukturoj de la movado, sed samtempe metanta la bazon por nova kresko.

La ekplodigo en 1946 de la IJzertoren en Diksmuide, la ĉefa monumento de la Flandra Movado, donis unuan impulson. La ruino de la originala turo el 1930 estis konservita kaj apude estis konstruita nova, pli alta turo (84 m). Dua impulso estis la Reĝa Disputo, t.e. la abdiko de la reĝo Leopoldo la 3-a favore al lia filo Baldueno la 1-a.

Politika povo[redakti | redakti fonton]

Ekde la 1960-aj jaroj la Flandra Movado denove iĝis influhava. Okazis manifestacioj kun dekmiloj da partoprenantoj. Pluraj postuloj estis realigitaj, ekzemple la nur-nederlandigo de la ĝis tiam dulingva Universitato de Loveno.

En 1977 la Volksunie (Popolunio), la politika partio de la Flandra Movado fondita en 1954, partoprenis en la negocado pri nova strukturo de la belga ŝtato. Per ĝi Flandrio akiris (embriajn) propran registaron kaj propran parlamenton. Parto de la Flandra Movado opiniis ke la atingita rezulto estis tute nesufiĉa; pro tio ekestis en 1978 nova partio, la Vlaams Blok (Flandra Bloko).

La dekstrema Vlaams Blok en sinsekvaj balotoj akiris bonegajn rezultojn, sed neniam membris en registaro. Ĝi ŝanĝis sian nomon al Vlaams Belang (Flandra Intereso). La Volksunie disfalis en diversaj frakcioj. Unu el la frakcioj pluvivas kiel N-VA (Nieuw-Vlaamse Alliantie, Nov-Flandra Alianco) kaj dum la lastaj balotoj akiris mirindajn rezultojn. Ĝi nun membras en la flandra kaj la belga registaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]