Saltu al enhavo

La Normandaj Rakontoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Normandaj Rakontoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La Normandaj Rakontoj (france Les contes normands) de Guy de Maupassant estas novelaro pri rakontoj kolektitaj de parolaj fontoj en Normandio.[1] Plimulto temas pri malfacilaĵoj suferitaj de malriĉaj kamparanoj, ofte maljunaj, ruzaj, trompemaj ktp. En multaj el la historioj tuj okazonta morto (aŭ alitipaj mortoj) ludas gravan rolon en la intrigo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Krom tri prologaj tekstoj (Antaŭparolo, Biografia Resumo kaj Enkonduko de Henri Defontaine) estas la jenaj 19 tekstoj:

  • Normando
  • Boitelle: malpurigisto dediĉis sin al tiu laboro, ĉar li seniluziiĝis pro la perdo de nigrula fianĉino.
  • Toni: drinkejestro malsaniĝas kaj finfine trovas profitan teskon kiel ovokovisto.
  • La Ŝnureto: kamparano trovas kaj prenas el grundo ŝnureton kaj sekve estas kulpigita je trovo de monujo.
  • La Brandobareleto: maljunulino vendas sian bienon retenante la uzadon ĝis sia morto; la aĉetanto deziras ŝian morton kaj donacas al ŝi brandon.
  • La Diablo: (simila historio) maljunulinon zorgas zorgistino dum ties filo rikoltas. La zorgistino ŝajnigas sin diablo por akceli ŝian morton.
  • Onklo Julio: nevo rakontas pri diboĉema onklo kiu elĉerpis la familian heredaĵon kaj migris al Ameriko; li neniam revenis, sed hazarde la familio renkontis lin surŝipe.
  • Stranga Vendo: ebriaj porkobredisto kaj drinkejestro estas juĝataj, ĉar ili metis la edzinon de la unua en akvobarelo kaj poste eligis ŝin por mezuri ŝian volumenon, kial?
  • Peĉjo: maljuna kamparanino helpita de maljuna servistino akiras hundon cele al protektado, sed la malgranda hundo ne utilas, kaj ili decidas abandoni ĝin en minputo. Tamen la hundo bojegas plende kaj ambaŭ pentegas.
  • En la Kamparo: du malriĉaj najbaraj familioj havas plurajn gefilojn. Iam venis riĉa paro kiu volis adopti la plej junan, sed la patrino forte malakceptis, dum la najbara familio akceptis ricevante monon, kiu helpis ilin disvolviĝi. Kiam ambaŭ knabetoj iĝis junuloj, venis la adoptito viziti sian familion, kaj le "nevendita" akre riproĉis siajn gepatrojn ne estis vendinte lin, tiel ke la familio restis malriĉega.
  • Sankta-Antonio: Maljuna ŝercema kamparano devas gastigi prusan soldaton dum okupacio de la lando. Li primokas lin fitraktante lin kvazaŭ porko, manĝegigante kaj drinkegante lin, sed ili ebriiĝas kaj ĉio finas malbone.
  • Legendo pri la Monto Sankta-Mikaelo: normanda kamparano rakontas legendon pri kiel Sankta Mikaelo akiris la monton kaj la apudan kamparon kontraŭ la diablo; ili negocis disdividi rikolton; tio supertera por la diablo kaj tio subtera por Sankta Mikaelo, kaj li plantis karotojn, napojn kaj aliajn subterajn produktaĵojn, tiel ke la diablo ricevis nevaloraĵojn; por la sekva jaro ili interŝanĝis la traktaĵon kaj Sankta Mikaelo plantis cerealojn, do denove la diablo ricevis nevaloraĵojn.
  • La Konfeso de Théodore Sabot: ŝercemula malpia lignaĵisto devas repaciĝi kun la pastro por ricevi gravan laborkomision; la pastro devigas lin konfesi.
  • La Besto de Mastro Belhomme: dum kolektiva veturado per diliĝenco al urbo, kamparano brue plendas, ke li suferas terurajn dolorojn ene de sia orelo fare de besteto; la kunveturantoj esploras la aferon kaj dum haltoj, kelkaj el ili klopodas por eligi tiun supozitan besteton el la orelo de mastro Belhommme, kion finfine ili sukcesas atingi: temas pri pulo. Tiam la suferinto decidas ne pluigi sian vojaĝon al sorĉkuracisto en la urbo kaj reveni, pro kio ekestas disputo ĉu pagi la tutan vojaĝkoston aŭ nur la duonon.
  • Patro Milon: maljuna kamparano devis gastigi prusajn soldatojn dum milito. Li mortigis unu kaj uzis lian uniformon por ŝajniĝi prusa soldato kaj tial mortigi aliajn, ĝis dek ses, revenĝe pro la morto de patro kaj filo en antaŭaj militoj, do po ok. Finfine oni malkovris, ke estas li la mortiginto, oni juĝis, li konfesis kaj oni mortpafis lin.
  • Kristnaska Noktomanĝo: Kristnaske du kuzoj iras al la noktomeza meso kaj poste vizitas la familianojn de ĵus mortinta maljunulega kamparano, nome liaj du genepojn. Ili ne montras la kadavron ĝis ili konfesas, ke ili havas nur unu liton kie dormis la triopo, kaj nun anstataŭ dormi surplanke ili dormos enlite, dum la avo kuŝas sub la tablo, sur kiu ili noktomanĝas.
  • La Maljunulo: maljunegulo estas mortonta, dum la bofilo estas okupita pri kampolaboro kaj la filino preparas manĝaĵojn por alvenontoj al funebro. Sed alvenas la tago de la "planita" morto kaj la maljunulo ankoraŭ ne mortis, tamen la funebrantoj alvenis, oni klarigis al ili la aferon kaj oni decidis ĉiuokaze festeni. Je la manĝofino, la mortanto finfine mortis kaj ĉiuj akceptis prokraston de la enterigo. La filino kaj bofilo bedaŭras, ke ili devos denove prepari manĝaĵojn.
  • Reveno: fiŝkaptisto malaperas en la maro, lasante vidvinon kaj du filinojn; post jaroj ŝi reedziniĝas al alia lokano; post pluaj jaroj la unua edzo revenas kiel vagabondo, kaj la tuta familio timiĝas nesciante kiu li estas.
  • La Farmisto: servisto de terposedanto enamiĝas pasie je bela servistino kaj malakceptita deprimiĝas tiom ke la sinjoroj insistas ŝin, ke ŝi akceptu la enamiĝinton. Ili geedziĝas kaj foriras. Poste oni scias, ke ŝi malsaniĝis kaj mortis. Poste la trista edzo konfesas, ke ŝia edzino mortis fakte pro deprimiĝo, ke ŝi ne povis resti ĉe sia amata sinjoro. Ekde tiam forta ligo ekestis inter sinjoro kaj servisto, ke ambaŭ estis tialoj de la morto de la virino.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri La Normandaj Rakontoj

Citaĵo
 Jen unu el la plej belaj verkoj ĝis nun aperintaj; elstara tiel laŭ eksteraĵo kiel laŭ enhavo, pri kiu la esperantistaro prave povas fini, kaj kiu inde reprezentas nian tradukitan literaturon. Ĝi enhavas 18 novelojn de la fama franca rakontisto Guy de Maupassant (1850-1893), zorge elektitajn de la tradukinto, kiu mem naskiĝis en la regiono, kies loĝantoj rolas en ĉi tiu verko. Per akra observemo kaj elstara rakonta talento Guy de Maupassant vivigas al ni la loĝantojn de la kampara regiono de Normandio kaj iliajn karakterizajn ecojn: ruzecon, avareco kaj energion, kaj kvankam kelkaj epizodoj ŝajnas apenaŭ kredeblaj, ili tamen baziĝas sur efektivaj okazaĵoj.

La rakontoj estas tiel interesaj, ke estas malfacile fermi la libron antaŭ ol oni atingis la lastan paĝon. Estas neeble citi ĉiujn rakontojn, aŭ fari elekton, ĉar ĉiuj ja estas majstroverketoj, jen vekantaj simpation, jen kompaton aŭ ridemon. Kiel vivantaj personoj aperas antaŭ ni La Boitelle, la kompatinda mastro Hauchecorne, la ruza Chicot, la avara sinjorino Lefebvre, la dika Toni-mia-Brando, kafejestro de Toutnevent, patro Milon kaj la aliaj tipoj kiuj estas priskribataj en ĉi tiu verko.

Laŭdon al la tradukinto, ĉar ankaŭ laŭ lingva vidpunkto la verko estas elstara. La rakontoj legigas kvazaŭ ili estus originalaĵoj. Iom nekutima vortordo, kelkloke konstatebla, kiu estas uzata por konservi la koloron de la dialekto, ne tro ĝenas kaj volonte oni pardonas al la tradukinto kelkajn pekojn pri la apliko de la refleksiva pronomo, eraran uzon de absoluta participo (p. 74) kaj kelkajn aliajn negravaĵojn. Kvankam mankas klarigoj de kelkaj vortoj, kiujn oni vane serĉas en PV ( sirnio, volovano, taluso, ararako), ilia traduko apenaŭ prezentos malfacilaĵojn. La libro krome enhavas antaŭparolon de la tradukinto kaj enkondukon de H. Defontaine, kiu reĝustigas eraran juĝon pri la aŭtoro. Multaj intertekstaj bildoj, ok tutpagaj reproduktaĵoj, el kiuj du koloraj kaj geografia karto de Normandio kontribuas al la ĉiurilate alta nivelo de la verko, kiun eldonis Eldona Societo Esperanto, Stockholm. 
— A. J. K. Belga Esperantisto - Numero 322, Aprilo, 1954
Citaĵo
 Nova gemo, tre valora, brilas en la trezorejo de la Esperanta libraro. Jes, kun fiero kaj plaĉo, oni tenas' en la mano la belegan volumon, kiu, bindita per grizebruna tolkovrilo, kun ora titolo-desegnaĵo, estas arta prilaboro de la flama sveda eldonejo, ĵus gajninta freŝajn laŭrojn per ĉi tiu admirinda verko de la konata aktivisto kaj talenta tradukinto S-ro R. Dupuis. Je pure teknika tipografia vidpunkto, la libro estas absolute senmanka: Trafaj bildoj, en netaj kliŝoj, estas eleganta ornamo por preso treege klara, al kio kontribuas la rimarkinde videblaj litertipoj, kiuj, kun aroga trajto en siaj cirkumfleksoj — ho, niaj karaj kaj ĉarmaj signetoj — pompas sur la ebura blankeco de unuaklasa papero. Al tiel loga eksteraĵo adekvate respondas la alta kvalito de la enhavo, en kiu mirinde kaj agrable harmonias la brava impeto de la originalo kun la flua stilo de la traduko.

El inter la abunda verkaro de Guy de Maupassant, elstaras liaj noveloj aŭ rakontoj, kiuj estas naŭdekprocente aŭtentikaj historioj. Deknaŭ el tiaj historioj, kies agado okazas en farmbienoj kaj vilaĝetoj el Normandio, formas la bukedon, kiu nun sin prezentas, en luksa fasonoj al la tutmonda esperantistaro, ĉiu el tiuj noveletoj estas profunda leciono de kamparana psikologio; en la komenco de ĉiu epizodo, sufiĉas nur kelkaj vortoj, majstre plektitaj, por krei'kaj elvoki la medion de simpla malsimpla temo, kiu tuj ŝpruce elverŝiĝas en neatenditajn aspektojn, rapide submetitajn al konkretaj direktoj, jam ĉe la vando de la fino, ordinare garnita per la kruda fatalismo de la morto... "Tial, do, la legado de ĉiu aparta peco estas distro, sed serioza distroj". Eĉ pluraj trafe lokitaj komikaĵoj liveras, inter ridetoj, instruojn kaj pripensojn. Kvankam la rakontoj por ĉi tiu kolekto estis zorge kaj lerte elektitaj, enŝoviĝis, unu —tiu sub la titolo «Patro Milon» —kiu,:se vere ja taŭga, pro sia kuraĝo kaj ardo, por la montulo de nacia publiko, ankaŭ povus esti pro tio mem tro nacieca, iomete tikla kaj eĉ neoportuna por la kriterio de internacia legantaro.

Kaj nun, jen la punkto plej ŝatata, plej specife nia: la lingvo de la traduko! Laŭ postulo de propra devizo: Ju pli grata la verko, des pli rigora la recenzo, longe mi akrigis krajonon, kiel solan ilon en la porto ĉasi malkorektaĵojn. Sed... vane! De komenco ĝis fino, la lingvo de S-ro Dupuis min kaptis kaj logis — la ĉasisto estis ĉasata! — ĉar, akorde kun la ĝenerala aranĝo, ĝi estas eleganta, facila, glata, korekta kaj, super ĉio, klara, ege klara, tiel klara, ke, malgraŭ la funda sencede multaj periodoj, ia teksto ĉiam malkaŝos sian plenan signifon eĉ al tiu komencanto, .kiu decidenie alpaŝos al ĝia legado. Jen granda merito por la saĝa principo, kiun -S-ro Dupuis maltime svingas en la enkonduko: Ne traduki vortojn por ekzamenanto, sed traduki pensojn por ĉiuj legantoj! Nu, al ili mi rekomendas frandi la legaĵon. Tamen... iom spiteme, almenaŭ por ekuzi la pinton el grafito de la preta krajono, mi notis difektetojn en la interpunkcio, kiuj bedaŭrinde abundas, pro avara ŝparemo — ĉu ankaŭ normanda? — de komoj, tra la tuta libro, ŝajne pro influo de ia stranga skolo, kiu minacas transformiĝi en sistemo ne bonvena en niaj vicoj, ĉu mi parolas tiel, ĉar preskaŭ profesia korektisto de presprovaĵoj? Eble;- sed, tiuokaze, fakaj ekspertoj - kial ne la Akademio?- ekzamenu la aferon kaj diru sian opinion pri la eblo doni unuecan formon al tiu flanko de nia skribo, plej konsekvence kun la logiko. 
— LUIS HERNANDEZ. Boletín nº 59 (nov 1953)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guy de Maupassant, La Normandaj Rakontoj, tr. R. Dupuis de Les contes normands, eld. ESE, Stockholm, 1953. 210 pp.