La Proceso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Proceso (germane Der Proceß) estas romano verkita de Franz Kafka inter 1914 kaj 1915 kaj postmorte eldonita dum 1925. Ĝi estas unu el liaj plej konataj verkoj, rakontante la historion de viro arestita kaj persekutata de fora instanco; la naturo de lia krimo riveliĝas nek al li nek al la leganto. Kiel ĉe la aliaj romanoj de Kafka, La Proceso neniam estis kompletigita, kvankam ĝi inkluzivas ĉapitron, kiu finigas la rakonton. Ofte oni indikis influon de Fjodor Dostojevskij.

Ĝi estis ofte adaptita al teatro kaj al kino, ekzemple en versio de 1962, reĝisorita de Orson Welles, en kiu stelrolas Anthony Perkins.