La Tour-de-Peilz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Tour-de-Peilz
Blazono de La Tour-de-Peilz
Blazono de La Tour-de-Peilz
Blazono de La Tour-de-Peilz
Kastelo de La Tour-de-Peilz
Kastelo de La Tour-de-Peilz
Kastelo de La Tour-de-Peilz
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Riviera-Pays-d'Enhaut
Koordinatoj  46° 27′ 00″ N 06° 52′ 00″ O / 46.45000 °N, 6.86667 °O / 46.45000; 6.86667 (mapo)Koordinatoj: 46° 27′ 00″ N 06° 52′ 00″ O / 46.45000 °N, 6.86667 °O / 46.45000; 6.86667 (mapo)
Areo 3,29 km²
Alteco 382 m super marnivelo
Poŝtkodo 1814
Komunumkodo 5889
Mapo de La Tour-de-Peilz
Situa mapo de La Tour-de-Peilz
vdr

La Tour-de-Peilz estas svisa komunumo kaj urbo en Kantono Vaŭdo, en la sud-orienta ĉirkaŭurbo de Vevey, malproksima je ĉirkaŭ 5 km nord-okcidente de Montreux ĉe la nord-orienta bordo de Lago Lemano. La rivero Ognona faras ĝian okcidentan limon kun Vevey, kaj la rojo de la Maladaire limas la komunumon oriente kun Montreux.

Najbaraj komunumoj

La najbaraj komunumoj estas nord-okcidente Vevey Saint-Légier-La Chiésaz; norde: Blonay, oriente Montreux.

Esperanto

kastelo de La Tour-de-Peilz

La kastelo de La Tour-de-Peilz, konstruita en la 13-a jarcento, estis aĉetita de la komunumo en 1979 kaj entenas nuntempe la svisan muzeon pri ludoj[1] kaj gastigas variajn ekspoziciojn.

Por vizitoj kaj laborgrupoj ĝi uzas la francan, germanan, anglan, hispanan,portugalan lingvojn kaj ekde 2010 ankaŭ Esperanton.

Ĝemeliĝo

La Tour-de-Peilz estas ĝemelurbo kun:

Naskiĝintoj en la urbo

La unua svisa kosmonaŭto Claude Nicollier tie naskiĝis kaj pasis sian infanaĝon.

Mortintoj en la urbo

Referencoj

Eksteraj ligiloj