La Vie d'Adèle: Chapitres 1 et 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Vie d'Adèle: Chapitres 1 et 2
filmo
Originala titolo La Vie d'Adèle : Chapitres 1 et 2
Originala lingvo franca lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 23 maj. 2013, 9 okt. 2013, 19 dec. 2013, 10 okt. 2013
Ĝenro filma dramo, amafera filmo, rakonto pri plenkreskiĝo, samseksemeca filmo, erotika filmo
Kameraado Sofian El Fani
Reĝisoro(j) Abdellatif Kechiche
Produktisto(j) Abdellatif Kechiche • Brahim Chioua • Vincent Maraval
Scenaro Abdellatif Kechiche • Ghalya Lacroix
Loko de rakonto Lillo
Muziko de Jean-Paul Hurier
Rolantoj Léa Seydoux • Adèle Exarchopoulos • Jérémie Laheurte • Catherine Salée • Mona Walravens • Aurélien Recoing • Salim Kechiouche • Anne Loiret • Benjamin Siksou • Karim Saidi • Bouraouïa Marzouk • Alma Jodorowsky • Alika Del Sol • Maud Wyler
Produktinta firmao Canal+ 
Eurimages 
France 2 
RTBF 
Vértigo Films 
Wild Bunch
Honorigoj Ora Palmo • Louis Delluc Prize • FIPRESCI Prize of the Festival de Cannes • BIFA Award for Best Foreign Independent Film • Broadcast Film Critics Association Award for Best Foreign Language Film • Broadcast Film Critics Association Award for Best Young Performer • National Society of Film Critics Award for Best Foreign Language Film • César Award for Best Female Revelation • Independent Spirit Award for Best Foreign Film • Dorian Award for LGBTQ Film of the Year
IMDb
vdr

Bluo Estas la Plej Varmeca Koloro (france La Vie d'Adèle: Chapitres 1 et 2, La Vivo de Adele - Ĉapitroj 1 kaj 2), estas franca romantika drama filmo de 2013 reĝisorita fare de de Abdellatif Kechiche, ĉefroligante Adel Exarchopoulos kaj Léa Seydoux.

En 2013, la filmo unuanime gajnis la Oran Palmon por plej bona filmo ĉe la Festivalo de Cannes. La filmo estas bazita sur samnoma franca romano el 2010. La filmo ricevis kritikistaplaŭdon kaj estis nomumita por Premio Ora Globo por Plejbone Fremdlingva Filmo kaj BAFTA Premio por Plejbone Fremdlingva Filmo. En 2014 ĝi gajnis la Premio Lumière por la plej bona filmo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Adele (Adele Exarchopoulos) estas introvertita gimnaziano. Iun tagon, transirante la vojon, ŝi rimarkas knabinon kun blua hararo kaj tuj enamiĝas al ŝi. Ŝi jam havas rilaton kun knabo de sia lernejo, sed por kiu ŝi ne havas sentojn kaj finfine decidas disiĝi kun li. Post kiam Adele havas erotikan sonĝon pri la knabino kiun ŝi renkontis sur la strato, kaj post kiam Adele kisas unu el la knabinoj de sia lernejo, ŝi komencas esti ĝenita de sia seksa identeco.

Adele eliras kun geja amiko al geja drinkejo, kaj poste al lesba drinkejo, kie ŝi rimarkas knabinon kun blua hararo, kies nomo estas Emma (Léa Seydoux), universitata studento pri arto kiu ĵus diplomiĝis. Adele trafas Emma kaj prezentas ŝin al ŝiaj amikoj kiel ŝian kuzinon. Post tio, la du iĝas amikinoj kaj komencas pasigi pli da tempo unu kun la alian. La amikoj de Adele suspektas ke ŝi estas lesbanino kaj alfrontas ŝin. Adele kaj Emma pasigas tempon en muzeoj kaj piknikoj en la parko. Poste ili seksumas kaj iĝas paro.

En la sekvaj jaroj, Adele kaj Emma kunloĝas, Adele finas lernejon kaj aliĝas al la instruistaro en loka bazlernejo, dum Emma daŭrigas sian pentrokarieron. Adele ne sentas sin komforta inter la intelektaj amikoj de Emma. Emma instigas Adele al plibonigo de ŝia verkokapabloj, sed Adele rakontas al ŝi, ke ŝi sentiĝas komforta kaj feliĉa estante kun ŝi kaj ke ŝi havas neniun deziron esti io ajn krom la persono kiun ŝi estis kiam ili unue renkontis.

Emociaj kompleksaĵoj estas reflektitaj en ilia rilato kiam Adele komencas sentiĝi soleca kaj konfuzita, kaj komencas seksumi kun ulo de la laborejo. Kiam Emma malkovras tion, ŝi alfrontas ŝin kaj decidas forigis ŝin el ilia loĝejo, kaj rezulte Adele estas lasita korŝirita kaj soleca. Tempo pasas, kaj kvankam Adele trovas kontenton en sia laboro kiel Instruisto de infanĝardeno, granda malĝojo komencas superforti ŝin. La du renkontiĝas en restoracio. Adele rakontas al Emma ke ŝi daŭre deziras ŝin kaj estas nove enamiĝinte kun ŝi. Ŝajnas, ke ankoraŭ ekzistas forta altiro inter ili. Ili kisas sed Emma maldaŭrigas tion kaj klarigas, ke ŝi havas partneron, Lisa, kaj ke ili kreskigas filinon kune. Emma pardonas Adele pro sia perfido sed ne amas ŝin plu. Emma aldonas ke ilia rilato estis speciala kaj ke ŝi ĉiam havos varman lokon en la koro de Adele. Kun la foriro de Emma, Adele estas plena de malespero.

La filmo finiĝas kun Adele iranta al la artekspozicio de Emma. Sur la muro pendas la pentraĵo, kiun Emma pentris de Adele nuda. Emma ne atentas Adele, kaj ŝi foriras kviete, post mallonga konversacio kun ulo kiun ŝi renkontis antaŭe. La ulo provas sekvi ŝin sed iras en la malĝustan direkton, kaj Adele vidiĝas piediri foren en neklaran estontecon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Blue Is the Warmest Colour en la angla Vikipedio.