La vojo returne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Vojo Returne)
La vojo returne
Aŭtoro Erich Maria Remarque
Eldonjaro 1931
Urbo Kolonjo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 369
vdr

La vojo returne[1] (germane Der Weg zurück) estas romano de Erich Maria Remarque, daŭrigo de En okcidento nenio nova.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

La romanon esperantigis el la germana Joseph Ferdinand Berger. La eldonaĵo publikiĝis en 1931, kaj ampleksis 369 paĝojn.

Citaĵo
 La ekssoldato ne povas retrovi sian vivcelon; unu suferas pro malfideleco de sia edzino, alia freneziĝas, alia memmortigas... La aŭtoro tiun nigran pesimistan revuon vidigas per sinsekvaj ĉapitroj, kiuj plurfoje rondiras. R. skribas preskaŭ pli vere ol la vero mem. La stilo de la traduko estas tre bona. 
— 1932, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 39
Citaĵo
 Romano de la hejmen revenintaj. La temo estas konata ne nur al la frontsoldatoj sed al ĉiuj samtempuloj ĉar preskaŭ ĉiuj havis samfamilianon sur la batalkampo kaj povis silente priobservi liajn animajn luktojn por alkutimiĝi al la civila vivo.
Estis ĝojo por la esperantistoj ke la Esperanto-traduko de la nova romano aperis samtempe kun la alilingvaj.
La tradukinto Berger faris bonan laboron. Natura, bongusta kaj trafa, estas lia traduklingvo. 
— 1931(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 735

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. literumita "La Vojo Returne" en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝo 735, kaj en Enciklopedio de Esperanto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]