„ Remarque [tiel] parolas ĉi tie simple, firmvoĉe, insiste. La verko estas pli dramo ol novelo. El sufero, koto, kaj diboĉo al trankvila decido, el detruo al konstruo, el batalo al paco, iras la vojo. Sed ne facile oni ĝin trovas, kaj la dramo disvolviĝas antaŭ ni kun pasio, sufero, kaj tragedio.
Unu soldato post alia serĉas la vojon. Unu freneziĝas, unu revenas al edzino nefidela. Kelkaj iĝas revoluciuloj, aliaj mortas, ne trovinte pacon en la vivo. Iuj komforte adaptiĝas al la novaj kondiĉoj, sed ne multaj. Post longa sufero, la rakontanto fine trovas la vojon. Tiu lasta sceno, inter primoloj, violoj, kaj kantantaj birdoj, estas neforgesebla. La dramo havas taŭgan tempofonon; ĝi komenciĝas en frua vintro, kaj finiĝas en frua printempo. La paco kiun la verko gloras estas tiu de kvieta laboro al nobla celo. Da ekstera paco estas preskaŭ neniom. Germanujo post la milito estis lando sur la kruco. Malkonsento, malsato, akaparado, malespero, flank-al-flanke kun manko nepriskribebla —tiaj estis la cirkonstancoj en kiuj la soldatoj serĉis pacon. Ĉu mirinde, ke ili ne trovis ĝin facile ?
La Esperanta stilo estas tre bona, kvankam iomete peza ĉe la komenco. La tradukinto bonege nin servis, donante al ni verkon tiom aktualan kaj noblan. ”
„ La ekssoldato ne povas retrovi sian vivcelon; unu suferas pro malfideleco de sia edzino, alia freneziĝas, alia memmortigas... La aŭtoro tiun nigran pesimistan revuon vidigas per sinsekvaj ĉapitroj, kiuj plurfoje rondiras. R. skribas preskaŭ pli vere ol la vero mem. La stilo de la traduko estas tre bona. ”
„ Romano de la hejmen revenintaj. La temo estas konata ne nur al la frontsoldatoj sed al ĉiuj samtempuloj ĉar preskaŭ ĉiuj havis samfamilianon sur la batalkampo kaj povis silente priobservi liajn animajn luktojn por alkutimiĝi al la civila vivo. Estis ĝojo por la esperantistoj ke la Esperanto-traduko de la nova romano aperis samtempe kun la alilingvaj. La tradukinto Berger faris bonan laboron. Natura, bongusta kaj trafa, estas lia traduklingvo. ”
„ La unua volumo de Remarque eble volis pruvi, ke ekzistas homoj kiuj ne taŭgas por io alia. Ekzistas ja kelkaj, kiuj adaptiĝas al la mondo de l’ ŝajno, la aliaj konsumiĝas, aŭ pro troa ĝuado de la vivo post suferegoj, aŭ pro troa streĉado de la fortoj dum la milittempo. Nur la plej bonaj sen kompromiso iom post iom trovas la vojon returne. La esprimmaniero de ĉi-dua verko estas iom mildigita kompare al tiu de la unua.
Precipe mi ŝatas kelkajn priskribojn: La veturadon al la hejmurbo, la hamstro-ekskurson, la erarvagadon de Birkholz sur la erikejo. Entute la aŭtoro ne tiom intencas skribi ian severan kritikon, sed iom moltonan rezignitan konstaton: Io mortis dummilite inter de ni Aliaj valoraj eldiroj estas (p. 41): eble nur pro tio ekestas milito ĉiam denove, ĉar neniam iu kapablas tute elsenti tion, kion suferas alia; kaj (p. 358): mi instruas al miaj knaboj, kiu vere estas ilia patrujo, ilia hejmlando kaj ne iu politika partio. La aserto (p. 252), ke plenkreskinto ne povas senti kun la junularo, laŭ mia opinio nur estas duona veraĵo. La E.-traduko estas sambona kiel ĉiuj eldonaĵoj de Heroldo. Mi ne posedas la
originalon, sed tamen volas noti kelkajn interesajn tradukojn: p. 9 okulpleno da dormo, p. 19 grate ĝeni en la kolo (im Hals kratzen), p. 32 klinkaŝiĝi, p. 39 malmemori (forgesi), p 45 nedorminta (unausgeschlafen), p 83 n’ tagon, p. 91 je la kaploko (an der Spitze), p. 95 kaj 99 la unu (tion solan), p. 181 maldiligenti (faulenzen), p. 293 pafoj vipas, p. 308 malteniĝi (sich lockern), p. 340 pave ruĝa (putterrot, korekte: maleagre ruĝa). Gravega eraro nur estas p. 168: ĉar vi scias (wißt Ihr denn?), Ĉu vi do scias?D-ro fil. Biehler. Aŭstria Esperantisto n081 (nov 1931) ”
„ Jen denove interesa eldono de Heroldo de Esperanto. Interesa jam pro tio, ke multe helpos al la disvastigo de Esperanto kaj al la komprenigo de la utileco de nia lingvo, la fakto, ke la monde konataj kaj aktualaj libroj ankaŭ aperas en Esperanto, preskaŭ aŭ tute sammomente kun la alilingvaj eldonoj. Tio jam okazis kun la Libro pri la Polusveturo de Andreo; kun la unua verko de Erich Maria Remarque « En Okcidento nenio nova ». Tio ree okazas per apero de « La Vojo Returne »; kies titolo estis antaŭ malmultaj monatoj sur ĉies lipoj, kaj kiujn multege da militintoj deziris legi. La unua libro de Remarque estis libro de la milito, ĝi intencis montri la veran vizaĝon de la milito, kaj ĝian terurecon ne nur laŭ materia korpa vidpunkto, sed precipe, laŭ anima kaj spirita vidpunkto.
« La Vojo returne » nin kondukas en pli serenajn sferojn. Ĝi vere intencas iĝi la Libro de la Paco.
Ĉu Remarque post kelkaj jardekoj estos ankoraŭ konsiderata kiel granda universala verkisto? Ni dubas pri tio, precipe post lia dua verko. Post legado de tiu bela traduko de lia dua libro, ni bedaŭras ke li ne kontentigis je la titolo de plej ĝenerale konata milit-literaturisto, kiun li certe estis akirinta. « La Vojo Returne » estas leginda, ne nur ĉar persono moderna deziras legi ĉion, kio aperas, kiel tiu ĉi libro, en la internacia eldona fako, sed ankaŭ ĉar ĝi estas same vigle, same vivplene skribita kiel la unua. Ni nur konsideras ke ĝi nenion aldonas al la gloro de la aŭtoro, kaj ni timas, ke se li nepre intencas daŭrigi en tiu speciala laborfako, Remarque baldaŭ ne plu estos Tegata kaj fuŝos sian propran aferon, post la plej grandioza eldonplano, kiun iam eldonisto verkis por aŭtoro. Sed kun tiu rimarko, « La Vojo returne » tamen restas verko, kiun ĉiu libramatoro devas nepre posedi en sia libroŝranko. ”