La batalo de la superpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sindikatisto Richard Frankensteen estas atakita de Ford-anoj en agado kontraŭsindikata.
La batalo de la superpasejo, 26a de majo, 1937, Walter Reuther kvina el maldekstro, Richard Frankensteen sesa el maldekstro (tuj atakota de la sbiroj de Ford.

La batalo de la superpasejo estis incidento okazinta la 26an de majo, 1937, en kiu Walter Reuther kaj membroj de la sindikato United Auto Workers (UAW) estis atakitaj de huliganaj gardistoj de Ford Motor Company antaŭ la fabriko de River Rouge en Dearborn, Miĉigano, Usono. Post la fotoj de la incidento aperis en la gazetaro, la subteno al Henry Ford kaj al lia kompanio ege malaltiĝis.[1]

La sindikato UAW estis planinta propagandan kampanjon titole "Unionism, Not Fordism" (Sindikatismo, ne fordismo), ĉe la porpiediranta superpasejo super Miller Road ĉe la Pordo 4 de la fabriko de River Rouge. Postulante 8-dolaran (ekvivale al 142 aktualaj dolaroj) ses-horan labortagon por la laboristoj, kontraŭ la 6-dolara (ekvivale al 107 aktualaj dolaroj) okhora labortago tiam funkcianta, la kampanjo estis planita por la momento de la vicoŝanĝo, por kio oni esperis ke 9000 laboristoj estus ĉu enirante ĉu elirante la fabrikon.

Proksimume je la 2 posttagmeze, kelkaj estroj de UAW, kiel Walter Reuther kaj Richard Frankensteen, ricevis peton de la fotisto de la loka gazeto Detroit News nome James R. (Scotty) Kilpatrick por pozi por foto sur la superpasejo, kun la signo de Ford en la fono. kiam ili estis pozante, homoj el la Ford-a Service Department, nome interna sekurforto sub estreco de Harry Bennett, venis el malantaŭe kaj ekbatis ilin.[2][3] La nombro de atakantoj estis disputita, sed eble tiom multaj kiom ĝis kvardek.[4]

La sekur-sbiroj klopodis ankaŭ detrui la fotojn, sed la fotisto James R. Kilpatrick kaŝis la fotofilmon sub la malantaŭan sidlokon en sia aŭto, kaj donis neuzitan fotofilmon kiun li havis en la antaŭa sidloko. Informo kaj fotoj de la feroca atako estis disvastigita de la gazetaro tutlande. Spite la fotojn, kaj la multajn atestantojn kiuj estis aŭdinta kiel oni serĉis specife Frankensteen kaj Reuther, la sekur-direktoro Bennett plendis — "La afero estis intence provokita de sindikatestroj... Ili simple volis akiri akuzon kontraŭ la Ford-a brutaleco... Mi scias ke absolute neniu el la Ford-a servo aŭ de la fabrik-polico iel partoprenis en la kverelo."

La incidento ege pliigis la subtenon al la sindikato UAW kaj malbonigis la reputacion de Ford.[5] Tri jarojn poste Ford subskribis kontrakton kun la UAW. Parte fikcia rakonto de tiu afero aperis en la verko de Upton Sinclair nome "The Flivver King".

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lewis, David L. (1976). The Public Image of Henry Ford: An American Folk Hero and His Company. Detroit, MI: Wayne State Press.
  2. Nolan, Jenny, "The Battle of the Overpass", 7a de aŭgusto, 1997. Kontrolita 12a de junio, 2011. Arkivigite je 2013-01-21 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-21. Alirita 2020-01-13.
  3. Norwood, Stephen H.. (2002) Strikebreaking & Intimidation: Mercenaries and Masculinity in Twentieth-Century America. Champaign, IL: University of North Carolina Press.
  4. Walter P. Reuther Library - Battle of the Overpass
  5. Lewis, David L. (1976)