La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito
La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Osudy dobrého vojáka Švejka za světové války | ||||
literatura verko • nefinita verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Jaroslav Hašek | ||||
Ilustristo | Josef Lada | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | ĉeĥa | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1921-1923 | ||||
Lando | Ŝablono:Flagicon Ĉeĥoslovakio | ||||
Trajtoj | |||||
Ĝenro | romano, satiro | ||||
Loko de rakonto | Mez-Orienta Eŭropo • Ĉeĥoslovakio • Prago | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | Jozef Štadler | ||||
| |||||
La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (1921-1923) estas kvarparta humora romano de ĉeĥa verkisto Jaroslav Hašek tradukita en 54 lingvojn, kelkfoje filmita kaj ankaŭ dramigita. Temas pri la plej signifa verko de Hašek far multe da homoj kunigita kun ilustraĵoj de Josef Lada. La morto bedaŭrinde ne permesis al Hašek fini sian verkon.
En Esperanto aperis
- La travivaĵoj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (la dek unuaj ĉapitroj de la granda verko, tradukis Jozefo Ŝtadler, 152 p, SAT 1934, reeldono 1995)
- Ŝvejk soldatiĝas (la 5-a ĉapitro de la libro, tradukis, Oldřich Kníchal- En: Nova Esperanta krestomatio, p. 184 - 188)
- Aventuroj de la brava soldato Ŝvejk dum la mondmilito (kompleta traduko de Vladimír Váňa, KAVA-PECH 2004, Serio Oriento-Okcidento n-ro 38)