Lacigitaj de la suno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lacigitaj de la suno
filmo
Originala titolo Утомлённые солнцем
Originala lingvo franca lingvo • rusa lingvo
Kina aperdato 1994, 28 dec. 1995
Ĝenro filma dramo, milita filmo
Kameraado Vilen Kalyuta
Reĝisoro(j) Nikita Mikhalkov
Produktisto(j) Nikita Mikhalkov • Michel Seydoux • Leonid Vereshchagin
Scenaro Nikita Mikhalkov • Rustam Ibrahimbeyov
Loko de rakonto Sovetunio
Muziko de Eduard Artemyev
Rolantoj Oleg Menshikov • Nikita Mikhalkov • Ingeborga Dapkūnaitė • Nadezhda Mikhalkova • André Oumansky • Svetlana Kryuchkova • Vjaĉeslav Tiĥonov • Vladimir Ilyin • Alla Kazanskaya • Nina Arkhipova
Produktinta firmao TriTe
Honorigoj Cannes Film Festival Grand Prix • Silver nugget for the best foreign film • Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo • Prize of the Ecumenical Jury Cannes
IMDb
vdr

Lacigitaj de la suno (ruse Утомлённые солнцем, Utomlonnije solncem signifante forbruligita de la suno; france Soleil trompeur; signifante trompa suno) estas rus - franca kunproduktaĵo kaj aklamita ruslingva filmo reĝisorita de Nikita Michaelkov. La filmo gajnis la Oskaron por la Plej bona Fremda Filmo kaj la Ŝtata premio de Rusia Federacio [1]. Krome, la filmo gajnis la Oran Palmon ĉe la 1994-datita Festivalo de Cannes [2].

La filmo havis 2 daŭrigojn publikigitaj en 2010-2011: "Lacigitaj de la suno 2: La Atendo" kaj "Lacigitaj de la suno 2: La Citadelo".

Tio estas potenca historia dramo, kiu okazas en la koro de la familio de rusa generalo dum la grandaj elpurigoj de Stalin en la 1930-aj jaroj. En tiun ĉi ĉeĥovan idilion, sur ties tritikaj kampoj, la tradiciaj samovaroj kaj baladaj kantoj, estas penetrita de la eks-amanto de la edzino, kiu servas kiel agento en la sekreta polico, la oficiala ekzekutisto de la murda reĝimo [3].

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Sovetunio, somero 1936. Ŝiaj familianoj kaj amikaro, plejparte artistoj, muzikistoj kaj verkistoj, pasigas la somerajn tagojn en paca kampara domo ĉe la periferio de Moskvo. La idilio estas rompita fare de la agento de la sekreta polico de Stalin, Dmitri, kiu revenas por viziti Marussian, sian iaman amanton post ne vidi unu la alian dum dek jaroj. Intertempe, ŝi geedziĝis kun altranga kaj honorita komandanto en la Ruĝa Armeo, Sergei Kutov, kaj ili havis filinon, Nadia. Montriĝas, ke intertempe Dmitri aliĝis al la vicoj de la NKVD sekreta polico kaj okupiĝas pri la elimino de tiuj, kiuj kontraŭas la reĝimon [4]. Baldaŭ la vero pri lia vizito estas rivelita: kombinaĵo de persona venĝo kun laboro.

Sergey Kutov - estas respektata armea oficiro, komunisto ĉe koro kaj animo, ornamita per insignoj kaj heroo de la civita milito. Li vivas en domo kun sia edzino Marusia, ilia knabineto Nadia kaj la parencoj de Marusia, familio de intelektuloj kun glora pasinteco devenanta de la tempo de la Caro.

En ilian trankvilan vivon eksplodas Mitja - iama nobelo kaj aktivulo de la Blanka movado kiu estis la amanto de Marusia, antaŭ lia malapero en 1928. Revenante en ŝia vivo, li estas prezentita al Nadia kiel "Onklo Mitja", sed baldaŭ iĝas klare ke li venis al la vilaĝo por aresti Kotov per ordo desupra kaj kiel parto de la grandaj elpurigoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The 67th Academy Awards (1995) Nominees and Winners. oscars.org. Alirita 26 September 2015.
  2. Outomlionnye Solntsem. festival-cannes.com. Alirita 9 July 2017.
  3. Historia fono (angle). Alirita 18 May 2021.
  4. NKVD. Encyclopedia Britannica. Alirita 18 May 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]