Lago de Bret
Lago de Bret | |
---|---|
![]() Lago de Bret, vidata de ĝia suda bordo
|
|
Areo de la baseno | 21 km² |
Landoj de la baseno | Svislando |
Datoj | |
Koordinatoj | 46°30′48″N 06°04′22″E / 46.51333°N, 6.07278°O |
Supermara alteco | 674 m |
Surfaca areo | 0,36 km² |
Maksimuma longo | 1,5 km |
Maksimuma larĝo | 400 m |
Akva volumeno | 5 000 000 m² |
Averaĝa profundo | 20 m |
Borda longo1 | 4,1 km |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | |
Lago de Bret (france: Lac de Bret : [lakdöbrE]) estas svisa lago sur la teritorio de komunumo Puidoux, ĉ 3 km norde de lago Lemano. Vintre, ĝia surfaco povas tute glaciiĝi.
Ĝi provizas Laŭzano kaj la Lavaux per drinkebla akvo, po 5 milionoj da m² ĉiuj jaroj. Laŭ la akva depreno, ĝia nivelo povas malaltigi je pluraj metroj.
Antaŭ la fino de la 19-a jarcento, la lago pli similis marĉon ol lagon kun baseno nur 2,5 km²-surfaca provizata nur de pluvo. En 1871 la fervoja kompanio Laŭzano-Ouchy uzis giajn akvojn por movigi funikularon en Laŭzano kaj disdonis la troan akvon en la urbo por lavi la stratojn.
En 1875, oni alivojigis la rojon "Le Grenêt" kaj konstruis digon ĉe la suda laga bordo.
En 1975, la ekspluato de la lago estis transdonata al la Servo pri Akvo de Urbo Laŭzano.
La laga akvo necesas speciala purigado, ĉar tiu lago estas en terkultiva regiono (do uzanta sterkojn). Ĝi enhavas tro da diversaj organikaj materioj, da nitrito, amonio, fero kaj mangano; kaj maltro da oksigeno: tio kiu kuntrenas plantoziĝon kal malbonodoron de ĝia akvo.