Lajos Borbély (metalurgo)
Lajos Borbély (metalurgo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de decembro 1843 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Csóka |
Morto | la 29-an de septembro 1923 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Selmec (–1866) |
Okupo | |
Okupo | metala inĝeniero politikisto |
Lajos Borbély [lajoŝ borbEj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borbély Lajos, estis hungara metalurgo, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis köveskálai [koveŝkAlai].
Lajos Borbély[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1843 en Csóka (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Ĉoka en Vojvodino, Serbio), li mortis la 29-an de septembro 1923 (laŭ alia informo morto de la monato estas septembro) en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Borbély frekventis mezlernejojn en Pozono kaj Budao, poste li akiris metalurgian diplomon en Akademio de Selmec en 1866, pli poste li studis en minada akademio de Pribram. Inter 1867–1870 li laboris en fabriko de Diósgyőr, poste 2 jarojn li studvojaĝis en Germanio. Hejmenveninta li havis altajn postenojn en fabriko de Salgótarján ĝis 1910, dum ekde 1881 li estis ĉefo de la fabriko. En 1878 li inventis novan metalurgian fornon. Li zorgis ne nur pri la fabriko, sed li establis sportejon, loĝkvartalon, lernejon, kulturdomon kun rondoj, biblioteko, koruso, orkestro. Inter 1910–1918 li estis ankaŭ parlamenta deputito.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Tapasztalati közlemények a Martin-aczél gyártásról. – A Siemens-féle regeneratív forraszpestek szerkezetéről. I–IV. (1872)
- Jegyzetek a Pernot módszere szerint végbemenő kavarásról. (1876)
- A regeneratív kavarópestek üzeme. (1878)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- aprezo kaj biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare
- biografio hungare legebla en la 59-a paĝo
- biografio hungare legebla en la 146-a paĝo