Lajos Jámbor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Jámbor
Lajos Jámbor
Lajos Jámbor
Persona informo
Naskonomo Frommer Lajos
Naskiĝo la  31-an de oktobro 1869(nun 1869-10-31)
en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto 6-an de novembro 1955 (1955-11-06)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Lajos Jámbor [lajoŝ jAmbor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jámbor Lajos estis hungara arkitekto, framasono. Lia origina familia nomo estis Frommer ĝis 1899.

Lajos Jámbor[1] naskiĝis la 31-an de oktobro 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 6-an de novembro 1955 en Budapeŝto.

Parto en oficejo, nun ministerio pri eksteraj aferoj fare de duopo Jámbor-Bálint
Projekto de duopo Jámbor-Bálint pri Departementa domo en Debrecen

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Jámbor devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József, poste li eklaboris apud Alajos Hauszmann, baldaŭ apud Ignác Alpár, fine ĉe Ödön Lechner. Inter 1897-1932 li havis komunan arkitekturan atelieron kun Zoltán Bálint (arkitekto). Jámbor aliĝis al la framasonoj en 1901.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj kun Bálint[redakti | redakti fonton]

  • Parizo, hungara pavilono en la mondekspozicio (1899–1900)
  • Satu Mare, hotelo (1899–1900)
  • Budapeŝto, oficejo, nun ministerio pri eksteraj aferoj (1909–1914)
  • Debrecen, departementa domo (1910–1913, vidu la foton!)
  • Fiume kaj Liptószentmiklós gimnazioj (1913)
  • Jászberény, altlernejo (1928)
  • Monza, arkitekturaĵoj pri internaj spacoj en ekspozicio (1930)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]