Laura Klünder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Nicole Klünder
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1992
en Germanio Steinfurt, Germanio
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germano
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Helmut Klünder
Patrino Elisabeth Klünder
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Denaska esperantisto Jes
vdr

Nicole KLÜNDER (naskiĝis la 15-an de decembro 1992) estas germana esperantistino. Ŝi naskiĝis en esperantlingva familio kaj iĝis denaska esperantisto: La germandevena patro Helmut Klünder, mortinta en 2022, kaj la poldevena patrino Elisabeth Klünder, mortinta jam en 2002, estis aktivaj membroj de la Esperanto-movado, sed antaŭ ili, la praavo lernis Esperanton jam en 1908 kaj la avino patroflanka samkiel la patro mem kreskis kiel denaska esperantisto.

Nicole estis gimnaziano en Rheine, post la abitura ekzameno ekstudis informadikon en la universitato Bochum kaj laŭ la stato de 2015 plustudas tiun fakon en la universitato Duisburg-Essen. Aktiva laboranto en Germana Esperanto-Junularo kaj en TEJO, ŝi interalie estis kunorganizanto de la Internacia Junulara Kongreso de Esperanto en aŭgusto 2015, kiu okazis en la germania urbo Wiesbaden.