Lawrence Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lawrence Brown en 1943 trombonante en Orkestro Duke Ellington

Lawrence Brown (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1907 je la urbo Lawrence en Kansaso; mortis la 5-an de septembro 1988 je Los-Anĝeleso en Kalifornio) estis usona trombonisto de ĵazo, famiĝinta ĉefe kiel solisto de la Duke Ellington Orchestra.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

La patro de Brown estis pastro, lia patrino preĝeja orgenisto, kaj sekve de tia deveno Brown, kiu nek fumis, nek drinkis nek monludis kaj estante tre retenema, ricevis pli malfrue la kromnomon „Deacon“ [diakono] en la bando de Ellington. Li alkreskis en Pasadena, lernante la ludon de piano, violono, tubjo kaj saksofono, antaŭ ol li transiris al trombono. Onidire lia unua prezentado okazus antaŭ 6000 homoj dum la tago de patrinoj en la preĝejo. Li komencis muziki profesie en klubejoj je Los-Anĝeleso kaj San-Francisko kun la bandoj de Curtis Moseby, Charlie Echols kaj Paul Howard (kun kies bando Quality Serenaders li unuafoje surdiskigis en 1929/30). Kiel vaganta trombonisto li ludis en restoracioj antaŭ la tabloj, muzikis en la orkestro de Les Hite (kun Lionel Hampton) kaj akompanis kaŝnome Luison Armstrong[1].

En 1932 li aliĝis al la bando de Ellington[2] (Duke Ellington at Fargo, 1940 Live), al kiu li apartenis ĝis 1951, kiam li aliĝis al la bando novfondita de Johnny Hodges (ankaŭ antaŭe ĉe Ellington). Brown muzikis jam ekde 1938 kun et-ensemblo el elingtonaj muzikistoj sub direktado de Johnny Hodges, kaj Hodges kaj Brown vidis tiam komence de la 1950-aj jaroj dum la periodo de la bandega mortado pli bonajn ŝancojn en malgrandaj grupoj. Post sia tempo ĉe Hodges li laboris ekde 1953 liberprofesie (i.a. je la sonregistrado de la albumo Boss of the Blues fare de Big Joe Turner en 1956) kaj ekde 1957 kiel daŭre dungita sonregistreja muzikisto ĉe CBS. Ekde 1960 ĝis 1970 li muzikis denove ĉe Ellington, jen ankaŭ en 1963 por la koncertregistraĵo The Great Paris Concert. Post tio li jam ne prezentis, sed laboris kiel ekonomia konsilisto, en la reelekta kampanjo de Richard Nixon, kiel sondisko-produktisto ĉe AFM kaj en la muzikisto-sindikato Local 47 je Los-Anĝeleso.

Brown ankaŭ komponis por la orkestro de Ellington, ekzemple „Transblucency“ (por kantistino Kay Davis) aŭ „The Golden Cress“.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Ellington estimis lin ne nur kiel soliston pro lia baladoludado [3], sed ankaŭ kiel akompananton de kantistoj [4]. Sed li ankaŭ povis „pasie“ improvizi je rapida ludado. Laŭ sia propra eldiro li imagis violonĉelecan sonspektron je la trombonludo kontraste al la laŭta persekuttrombona stilo el Nov-Orleano [5]. Kun Tricky Sam Nanton (diskonata pro siaj sonorildampilaj novigoj kaj la ĝangalosono, kiun ankaŭ Brown ludis en la 1960-aj jaroj ĉe Ellington) kaj Juan Tizol (kiu ludis valvotrombonon) li kunformis ĉe Ellington unu el la plej grandiozaj trombonsekcioj el ĉiuj bandegoj kaj li estris la tromonsekcion.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Dietrich „Dukes bones- Duke Ellingtons trombonists“, Advance Music 1996
  • ders. „Jazz bones- the world of Jazz trombones“, Advance Music 2005
  • Gunther Schuller „The Swing Era“, Oxford University Press 1989

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. G. Schuller „Early Jazz“ Oxford 1986, p.133: „Once in a while the elegant trombone of Lawrence Brown penetrates the Labyrinth of commercialism“
  2. je kio li komence duonan jaron kiel 13-ulo ne ludis kaj ne ricevis pagon – sed nur kiam alvenis Otto Hardwick kiel dekkvara, jen Brown en Bill Crow „Jazz Anecdotes“
  3. Laŭ Gunther Schuller „The Swing Era“ li estis entute unu el la unuaj, kiuj uzis la trombonon tiastile, kontraste al la pasia stilo de la novorleana tradicio
  4. Jen akcentas Ellington en sia membiografio „Lawrence Brown estas la elstara akompanisto“
  5. Intervjuo kun Stanley Dance en 1965: „Ĉiu ludis tiom laŭte kaj raŭke sur trombono. Mi volis grandan, larĝan tonon, ne la raspan tonon de la persekuttrombona stilo, kaj kiam oni imagas violonĉelon, oni povas ekkoni, kiel ĝi influis min.‘‘