Le Déserteur (kanzono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tekstaro de la muzikkasedo "Danĝera ul'"

Le Déserteur (esperante: La Dizertonto,[1] La Dizertinto[2][3]La Dizertanto[4]) estas fama kontraŭ-milita kanzono verkita franclingve de Boris Vian kaj eldonita en 1954 dum la Batalo de Dien Bien Phu.

Ĝi estis unue kantita de Marcel Mouloudji, en 1954.

Ĝi estis poste tradukita al la angla, itala, hispana kaj multaj pliaj lingvoj kaj estis grava kontraŭ-milita kanzono de Joan Baez dum la Vjetnama milito.

En Esperanto diskonatiĝis tri diversaj tradukoj: La unua, de 1956, estis de Georges Lagrange, rekte bazita sur la originala teksto de Boris Vian kaj probable entute la unua traduko de la kantoteksto al alia lingvo. Ĝi kantiĝis fare de Ĵak Le Puil, dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj unu el la plej konataj esperantlingvaj kantistoj, kaj inkluziviĝis en la albumo Danĝera ul’ de 1978. La dua versio estas traduko de Renato Corsetti, multjara estrarano kaj de 2001 ĝis 2007 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, kaj klare baziĝas sur la itallingva versio de Giorgio Calabrese kantata aparte de Ivano Fossati. La tria, alternativa versio estas traduko de Franko Luin. La tekstoj de ĉiuj tri tradukoj kompare legeblas en la retejo sube indikita, kiu prezentas la kanton krom en la origina franca lingvo kaj en Esperanto ankoraŭ en tradukoj de 46 pliaj lingvoj.

Dum 2013 la muzikgrupo "La Perdita Generacio" esperante adaptis la kanton sub la titolo La dizertanto en la albumo Ĉiamen plu.

Kelkaj kantintoj[redakti | redakti fonton]

La kanzono estis kantita de (laŭalfabete):

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Dizertonto, la unua Esperanto-versio de la kanzono de 1956 Arkivigite je 2019-02-26 per la retarkivo Wayback Machine fare de Georges Lagrange, rekte surbaze de la originalo de Boris Vian, kiu premieris en majo 1954, kaj verŝajne la plej malnova traduka versio de la kanto en iu ajn lingvo. Ĝin kantis la franca kantisto Ĵak Le Puil kaj ĝi estis inkludita en la albumo Danĝera ul' de 1978]
  2. La Dizertinto, traduko de Renato Corsetti, klare influita per la itala traduko de Giorgio Calabrese el 1971. Arkivita el la originalo je 2019-02-26. Alirita 2023-03-30.
  3. La Dizertinto, traduko antaŭ 2001 fare de Franko Luin, arkivigita en januaro 2001
  4. La Dizertanto, traduko forte influita de la unua versio de Georges Lagrange pere de la Arkivigite je 2019-02-26 per la retarkivo Wayback Machine muzikgrupo "La Perdita Generacio" de 2013, prezentita sceneje en 2015 kadre de la Sveda Esperanto-Kongreso en Upsalo (kvankam la sveda grupo mem en 2015 indikis ke ĝi principe volis baziĝi je la traduko de la svedo Franko Luin)
  5. la unua, origina franclingva versio, kantita fare de Marcel Mouloudji