Leila Aboulela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leila Aboulela
Persona informo
ليلى أبو العلا
Naskiĝo 1-an de januaro 1964 (1964-01-01) (60-jaraĝa)
en Kairo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sudano vd
Alma mater Londona Lernejo de EkonomikoUniversitato de Ĥartumo • Khartoum American School vd
Profesio
Okupo romanisto • verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leila Aboulela ([elp. lejla abulela], arabe ليلى ابوالعلا; naskita en 1964 en Kairo) estas sudandevena verkistino kaj dramaturgo kiu vivas en Britio (Skotlando) kaj verkas en la angla. Ŝia verkaro parte reflektas la vivon inter Eŭropo kaj arabaj landoj. Aboulela elektis verki en la angla, decido kiu devenas de ŝia infanaĝo: ŝi elektis esprimi sin en la angla ĉar ĝi estis tria lingvo, refreŝige libera de la mallojaleco devi elekti inter la lingvo de sia patro kaj tiu de sia. patrino en referenco al la egipta kaj sudana parollingvaj variaĵoj de la araba.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi kreskis en Ĥartumo, studentiĝis ĉe la usona lernejo, la fakultato de ekonomiko ĉe la Universitato de Ĥartumo (1985), kaj la London School of Economics. En 1990 ŝi transloĝiĝis al Aberdeen, kie ŝi komencis verki. De 2000 ĝis 2012 ŝi vivis en Ĝakarto, Dubajurbo, Abudabio, Doho.

Ŝi estas en la konsila komisiono de la NRO African Writers Trust[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Aboulela publikigis romanojn kaj plurajn novelojn, kiuj estis tradukitaj en dek kvin lingvojn. Ŝiaj plej popularaj romanoj, "Minaret" (2005) kaj "The Translator" (1999) ambaŭ prezentas la rakontojn de islamaj virinoj en Britio. Aboulela ankaŭ verkis la radioteatraĵojn The Mystic Life (2003) kaj The Lion of Chechnya (2005).

Ŝia verkaro estas forte influita de ŝiaj spertoj kiel enmigrinto en Britio kaj la malfacilaĵoj kiujn ŝi travivis dum la transiro. La plej oftaj temoj en ŝia laboro estas migrado, identeco, multkulturaj rilatoj, la diferencoj en kulturo inter la islama komunumo kaj la okcidenta komunumo.

Islamo[redakti | redakti fonton]

Islamo estas ofta temo en la verkaro de Aboulela. Ŝi skribas interalie pri islama spiriteco, islamofobio, precipe pri ĉikanado de virinoj kiuj surmetas hiĝabon. Ŝia verkaro celas klarigi islamon, ŝarion kaj ritojn al islamanaj kaj ne-islamanaj legantoj kiuj ne havas aliron al la islama tradicio en ĝia origina lingvo kaj kiuj vivas en ĉefe laikaj aŭ ne-islamaj socioj. Aboulela kombinas la anglan kun arabaj terminoj kaj skota slango[2]. En intervjuo ŝi komentis afrikajn historiajn romanojn kaj ŝian instigon uzi fontojn en afrikaj lingvoj por sia esplorado.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • (1999) The Translator, ŝia plej populara romano kaj plurfoje premiita
  • (2000) The Museum, novelo. La novelo "La Muzeo" gajnis la Caine Prize for African Writers en 2000. La novelo aperis en la kolekto Colored Lights.
  • (2001) Coloured Lights (Koloraj Lumoj), novelaro
  • (2005) Minaret, romano
  • (2011) Lyrics Alley, romano
  • (2015) The Kindness of Enemies
  • (2016) Souvenir (novelo) En: Literary Sudans: An Anthology of Literature from Sudan and South Sudan.
  • (2018) Elsewhere, Home
  • (2019) Bird Summons
  • (2023) River Spirit

Ŝi ankaŭ kunlaboris en la antologio (2019) New Daughters of Africa, redaktita de Margaret Busby, kiu kolektis verkojn de 200 verkistinoj de afrika deveno[3].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Tina Steiner,Translated people, translated texts: language and migration in contemporary African literature, Manchester: St. Jerome Publ., 2009, paĝoj 38–66

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Advisory Board – African Writers Trust. Arkivita el la originalo je 2021-08-08. Alirita 2021-06-06.
  2. (en) Claire Chambers (1-a de junio 2009). Intervjuo kun Leila Aboulela, Contemporary Women's Writing, n-ro 3 (1): p. 86-102.
  3. (en) 'New Daughters of Africa' is a must read for aspiring young women writers, Nation, la 5-an de julio 2020.