Lenovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenovo
Lenovo Group Limited
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1984 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj Liu Chuanzhi vd
Sidejo Pekino
Lando Popola Respubliko Ĉinio
Estr(ar)o Yang Yuanqing
Dungitoj 77 000 (stato: 19-a de julio 2023)
Agokampo saĝtelefonoSurtabla komputiloservilotekokomputilotabulkomputilo • netbook • flankaparatopresilotelevidoskanilomemoroaparataroprogramaro • hejma elektronika aparato
ISIN-kodo HK0992009065
filiaj kompanioj Motorola Mobility • LenovoEMC • Medion vd
Posedataj kompanioj Lenovo IdeaTab tablets • ZUK Mobile • Medion vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Lenovo Group Ltd. (angle: Lenovo Group Ltd., ĉine :联想集团有限公司) estas ĉina multnacia firmao kiu produktas elektronikajn aparatojn kiel ekzemple personaj komputiloj, komputilaj ekranoj, ekstercentraj, tabulkomputilo kaj saĝtelefonoj. La firmao estis fondita en 1984 en Honkongo. Ĝi aĉetis kelkajn el siaj produktoj de aliaj kompanioj kiel IBM. Lenovo estas unu el la gvidantoj en vendado de komputiloj tra mondo [1][2].

La kompanio parte apartenas al la kompanio Legend Holdings, preskaŭ 40% de kiu estas posedata de la ĉina registaro.

La komputiloj de la firmao estis malpermesitaj por uzo de la sekretaj servoj de multaj okcidentaj landoj, pro timo de sekurectruoj konstruitaj en la firmvaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉefsidejo de la firmao estas en Pekino, Ĉinio
La emblemo ThinkPad, kiel vidita sur la Lenovo ThinkPad X100e tekkomputilo. Lenovo aĉetis la ThinkPad linio de IBM en 2005.
Motorola Moto X

Lenovo estis fondita en 1984, kiel fabrikisto de komputilaj ekstercentraj [3]. En la malfruaj 1980-aj jaroj, ĝi komencis produkti komputilajn ekranojn kaj komputilojn. En 1992, ĝi komencis produkti la Thinkpad serion de porteblaj komputiloj, kiuj estis tre sukcesaj. En 1999, ĝi lanĉis la unuan tekokomputilon kiu pezis malpli ol kilogramo kaj duono.

En 2005 la komputilentrepreno IBM atingis interkonsenton kun Lenovo laŭ kiu Lenovo aĉetus la produktojn de IBM [4]; De ĉi tiu maniero, Lenovo iĝis unu el la plej sukcesaj kompanioj en la mondo en la kampo de komputiko. Post la akiro, Lenovo iĝis la gvida firmao en Azio, kaj precipe en Ĉinio, en la kampo de komputado. Nuntempe la preferata provizanto de IBM estas Lenovo. En la dua jardeko de la 21-a jarcento, Lenovo decidis eniri la merkaton de tablojdo kaj saĝtelefono. Ĉiujn kelkajn monatojn, Lenovo anoncas aparatojn, kiuj funkcias la Android-operaciumon de Google.

En januaro 2014, Lenovo atingis interkonsenton kun IBM pri la vendo de la servildividaĵo de IBM al Lenovo, por 2.3 miliardoj USD.

En 2014, Google sciigis la vendon de Motorola Mobility al Lenovo por 2.91 miliardoj USD, konservante la plej multajn el la patentoj de Motorola Mobility en la manoj de Google. Lenovo anoncis, ke la plej novaj ofertoj celas alporti la markon "Lenovo" en ĉiun hejmon, kaj precipe en la kampo de saĝtelefonoj. La kompanio ankaŭ anoncis, ke ĝi intencas konkuri eĉ kun la gigantoj Samsung kaj Apple, kaj en oktobro 2014 ĝi eĉ plenumis la anoncon kiam ĝi fariĝis, post la finiĝo de la akiro de Motorola, la tria plej granda saĝtelefona fabrikanto en la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]