Leo Weisgerber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leo Weisgerber
Persona informo
Leo Weisgerber
Naskonomo Johann Leo Weisgerber
Naskiĝo 25-an de februaro 1899 (1899-02-25)
en Metz
Morto 8-an de aŭgusto 1985 (1985-08-08) (86-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo lingvisto • universitata instruisto • gimnazia instruisto vd
Laborkampo lingvistiko vd
Aktiva en BonnoRostockMarburg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Leo WEISGERBER (25a de Februaro 1899, Metz – 8a de Aŭgusto 1985, Bonn) estis Loreno-devena germana lingvisto kiu ankaŭ specialiĝis en Kelta lingvaro. Li disvolvis la "organikisman" aŭ "relativisman" teorion, laŭ kiu diferencaj lingvoj produktas diferencajn spertojn. Li estis la filo de vilaĝa instruisto, kiu servis kiel junulo en la Germana armeo en Flandrio, pro kio li ne povis reveni al sia hejmurbo, jam en Francio. Dum la Dua Mondmilito lia tut-keltisma ideologio estis uzita por apogi la germanan militklopodon, same kiel okazis ĉe lia pro-pola kaj pro-ĉeĥa ideologio je la flanko de la aliancanoj.

Rege al la emfazo de pli malnovaj lingvistoj al formo (speciale al fonologio kaj morfologio), Weisgerber iniciatis tion kion li nomis inhaltbezogene Grammatik ('enhav-rilata gramatiko'). Startinta el studo de tradukproblemoj kaj de koloramnezio, li kontribuis notinde al la teorio ke la lingvo determinas kaj strukturas onian kapton de la realo. Tio estis dekomence influita de la strukturismaj teorioj de Ferdinand de Saussure, sed la teorio de Weisgerber tuj kondukis lin trans la simpla ligigo fare de Saussure de la (lingva) formo al la (semantika) enhavo.[1] Liaj aliaj pruntoj estis el Wilhelm von Humboldt (notinde pro la kompreno, ke lingvodiverseco implicas ankaŭ diversecon de mondorigardoj) kaj Jost Trier (konkurence kun kiu li disvolvis la strukturisman ideon de vorto-fako aŭ de leksika kampo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hutton, Christopher M, Linguistics and the Third Reich: Mother-tongue fascism, race and the science of language, Studies in the History of Linguistics, 1, Routledge, pp. 18, 37.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Zur Grundlegung der ganzheitlichen Sprachauffassung. Aufsätze 1925-1933, eld. de Helmut Gipper, 1964
  • Muttersprache und Geistesbildung, 1929 kaj postaj eldonoj
  • Die Stellung der Sprache im Aufbau der Gesamtkultur, 2 vol., 1933–1944
  • Die volkhaften Kräfte der Muttersprache, 1939
  • Die Entdeckung der Muttersprache im europäischen Denken, 1948
  • Von den Kräften der deutschen Sprache, 4 vol., 1949–1950 kaj postaj eldonoj
  • Die vier Stufen in der Erforschung der Sprachen, 1963