Leopold von Berchtold
Aspekto
| Leopold von Berchtold | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 18-a de aprilo 1863 en Vieno, Aŭstrio-Hungario |
| Morto | 21-a de novembro 1942 en Peresznye apud Sopron, Hungario |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Aŭstrio Hungario |
| Familio | |
| Patro | Zikmund Berchtold z Uherčic (en) |
| Edz(in)o | Ferdinande Károlyi de Nagykároly (en) |
| Infanoj | Count Sigismund von Berchtold (en) |
| Okupo | |
| Okupo | diplomato politikisto |
Leopold Graf von BERCHTOLD (grafo de Berĥtold laŭ la tiama nobeleca sistemo) naskiĝis en Vieno la 18-an de aprilo 1863. Li estis de 1906 al 1911 aŭstria ambasadoro en Sankt-Peterburgo kaj inter 1912 kaj 1915 aŭstria ministro pri eksterlandaj aferoj. Post la mortigo de la aŭstria tron-heredonto arkiduko Franz Ferdinand en Sarajevo li subtenis la kulpigan ultimaton al Serbio. Post la deklaro pri neŭtraleco de Rumanio kaj Italio li demisiis kiel ministro.
Berchtold mortis la 21-an de novembro 1942 en Peresznye apud Sopron (germane Ödenburg) en Hungario.

