Lesj Martoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Lesj Martoviĉ

Martoviĉ, Lesj, ukraine Мартович Лесь (1871-1916) - ne estis grandegulo, sed lia literatura heredaĵo, konsistanta el 30 rakontoj kaj unu granda novelo "Superstiĉo", okupas en ukraina literaturo rimarkeblan lokon. Estante advokato, li multe helpis al ordinaraj vilaĝanoj, havis bonegan eblecon observi ilian mizeran vivon, por poste respeguli en siaj verkoj.

Fragmentojn de ilia rakonto "Ivan Muzelo" (ukraine Іван Рило) tradukis Volodimir Pacjurko (Ukraina Stelo, 1991, 2)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.