Liu Shaoqi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liu Shaoqi
Persona informo
刘少奇
Naskiĝo 24-an de novembro 1898 (1898-11-24)
en Ningxiang City
Morto 12-an de novembro 1969 (1969-11-12) (70-jaraĝa)
en Kaifeng
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj ĉinarusa vd
Ŝtataneco Dinastio QingRespubliko ĈinioPopola Respubliko ĈinioĈina Soveta Respubliko vd
Alma mater Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Familio
Edz(in)o Wang Guangmei • Xie Fei vd
Infanoj Liu Yuan • Liu Yunbin • Liu Aiqin • Liu Pingping • Liu Tao • Liu Yunzhen • Liu Ting • Liu Xiaoxiao vd
Profesio
Okupo politikisto • sindikatisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liu Shaoqi (ĉine 劉少奇刘少奇, pinjine: Liú Shàoqí, laŭ Wade-Giles Liu Shao-ch'i; [l|iu|2|-|sh|ao|4|q|yi|2]; 24a de Novembro 1898 - 12a de Novembro 1969) estis ĉina revoluciulo, ŝtatestro, kaj teoriulo. Li estis proparolanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso el 1954 al 1959 kaj Prezidento de la Popola Respubliko Ĉinio, ĉinia ŝtatestro, el 1959 al 1968, dum kiuj li plenumis politikon de ekonomia rekonstruo en Ĉinio.

Shaoqi falis el politika favoro fine de la 1960-aj jaroj dum la Kultura Revolucio pro sia supozata 'dekstrismo' kaj ĉar Mao vidis Liu kiel minaco al sia povo. Li malaperis el la publika vivo en 1968 kaj estis konsiderita kapitalistema kaj perfidinto. Liu Shaoqi estis sendita al mallibereja kampo, kie li mortis plej verŝajne pro malbona traktado post du jaroj nome fine de 1969. Li estis postmorte rehabilitata fare de la registaro de Deng Xiaoping en 1980 kaj ricevis ŝtatan funebron.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • "Fifth Plenary Session of 11th C.C.P. Central Committee", Beijing Review, No. 10 (10a Marto 1980), pp. 3–10, kiu priskribas la oficialan rehabilitadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]