Lokaĵigado (lingva)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonvena ŝildo en la franca, japana, hispana kaj korea ĉe la stacidomo KCR en Honkongo

En tradukoscienco, lokaĵigado[1] estas la procezo adapti tradukprogramon al specifaj merkatoj, alivorte ŝanĝi produkton (softvaran aplikaĵon, retejon aŭ dokumenton) por adapti tiun produkton al diversaj lingvaj kaj kulturaj spacoj, al alia lando, kulturo aŭ regiono de la mondo La celo de softvara lokaĵigado estas krei lingvajn kaj kulture taŭgajn programajn versiojn por la respektivaj lingvaj merkatoj. Lokaĵigado estas pli kompleksa ol tradukado, ĉar ĝi postulas kulturan adaptadon kaj postulas ĝisfundan scion pri la kulturo de la celpubliko[2].

Pli precize temas pri procezo de kultura adaptiĝo de teksto, produkto aŭ aparato (ĝenerale, traduko de retejoprogramaro), kun la celo igi ĝin alirebla por parolantoj de antaŭfiksita lingva kaj kultura komunumo (precipe konsiderante lokajn sociajn kaj komunikajn diferencojn [3]). Pro ĝia interdisciplina naturo, ĉi tiu procezo ankaŭ enhavas industrian dezajnon, inĝenierarton, merkatikon kaj ĝenerale ĉiun sciencon necesan por atingi ĉi tiun adaptadon.

Ĉi tiu procezo povas impliki eĉ profundan ŝanĝon de la komenca teksto aŭ produkto, konforme al teorioj pri lingva akceptindeco kaj uzebleco, kaj postulas aplikadon de specialaj teknikoj kaj kulturaj kaj tradukaj kapabloj (ambaŭ de la lingvo kaj de la deveno), ambaŭ de destino)[4].

La produktoj submetataj al ĉi tiu procezo estas multnombraj: de komunikaj kampanjoj ĝis varbado (televido, ĉefartikolo), de filmoj kaj televidaj serioj ĝis programoj (operaciumoj, aplikoj kaj programoj), de retejoj ĝis manlibroj, de medicinaj kaj sciencaj eldonaĵoj ĝis etikedoj de produktoj kaj tiel plu [3].

Diversaj iloj estas haveblaj sur la merkato por faciligi la lokaĵigadan ciklon kaj plibonigi la kvaliton. Ĉi tiuj iloj varias de terminologiaj administradaj sistemoj al TM-iloj (lingvaj korpusoj, tradukmemoroj) kaj lokaĵigada ilaro. Notu ke la uzanto'interfaco kaj dokumentaro de la tradukmemoro OmegaT estis jam tradukitaj al ĉirkaŭ 30 lingvoj, interalie en Interlingua sed ne ankoraŭ en Esperanto. En kombino kun Apertium aŭ alia aŭtomata tradukilo ĝi multe helpas tradukistojn pli rapide traduki pro la eblo krei propran tradukprojekton ene de tradukmemorejo.

Volontulaj lokaĵigaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Volontulaj tradukistoj povas traduki ĉu la uzanto'interfacon, la mallongan lernilon "Instant Start", aŭ la tutan manlibron (aŭ ĉiujn tri komponentojn). Ĉiuj lingvaj dosierujoj kaj ĉiuj tradukoj de la manlibro estas inkluzivitaj en la norma distribuado de OmegaT.

La plej granda tradukista komunumo Proz.com havas lokaĵigadan projekton en kiu Esperanto estas en stato de 'progreso'. Tiu projekto volas fari la retejon de Proz.com alireblan al parolantoj de ĉiuj lingvoj[5].

Interkultureco[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tradukaj defioj ligitaj al kulturaj diferencoj. Elementoj kiel datoj, kalendaroj, nombroj, nomoj aŭ valutaj simboloj aspektas bone tradukeblaj, sed ignori la multajn internaciajn variantojn povas fari kelkajn tradukojn malpli uzeblaj en specifa komunumo, pro tio ke tiuokaze la tradukoj ne aspektas kaj sentas kiel ili estas kreitaj por uzantoj de tiu lingvo kaj kulturo[6]. Ĉi-subaj ekzemploj montras ke la tradukprocezo, kiu supozas komuniki la signifon de vortoj aŭ frazoj, nur reprezentas parton de tio, kion oni nomas lingva lokaĵigado[7].

Datoj[redakti | redakti fonton]

La dato 03/05/01 ne havas la saman signifon por ĉiuj. Ĝi povus rilati al la tria tago de majo 2001 aŭ la kvina tago de marto 2001 aŭ la unua tago de majo 2003 - kaj ĉu 01 referencas al 2001 en la unuaj du okazoj? En Usono, la datoformato estas mm/dd/jj, dum en Eŭropo estas kutima uzi dd/mm/jj. En Svedio, la jaro estas metita dekomence.

Kalendaroj[redakti | redakti fonton]

La gregoria kalendaro estas la plej uzata kalendaro en la mondo, sed referencoj al la novjaro ne havos la saman signifon, se la homo uzas la ĉinan aŭ islaman kalendarojn.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj ne estas universalaj. Ekzemple 10.000 signifas la numeron 10 por franco, dum por usonano ĝi signifas dek mil; 99.90 € signifas nenion en Francio, kie decimaloj estas apartigitaj per komo (,) kaj ne punkto (.) kiel en Usono. En Francio, ĉi tiu numero estu skribita 99,90 €.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Hungaroj atendas vidi sian familian nomon unualoke kaj sian personan nomon dualoke. Hungarino nomata Kató (persona nomo) LOMB (familia nomo) kiu naskigis kiel Szilárd Katalin (Kató Lomb) atendas ke sia nomo aperu kiel Lomb Kató. En Germanio, Pollando aŭ Usono, tamen unue aperas la persona nomo: Lidia Zamenhof.

Valutaj simboloj[redakti | redakti fonton]

En Eŭropo, la simbolo asociita kun la valuto estas metita post la nombroj kaj ne antaŭe. Ekzemple, dudek kvin mil eŭro (25.000,00 €) estas skribita 25 000 €. Mono devas esti lokaĵigata en sia loka ekvivalento por esti signifoplena por la fina uzanto.

Plurmedia lokaĵigado[redakti | redakti fonton]

La plena procezo de plurmedia lokaĵigado entenas la jenajn paŝojn:

  • Transskribado de la parolata teksto
  • Akiro de ĉiuj ekranaj tekstoj
  • Kreo de tempokodoj
  • Tradukado kaj revizio de la tempigita skriptolongo ĉeko
  • Prononca konsilo por registrado
  • Voĉa registrado aŭ subtekstigo
  • Aŭdiomastering
  • Videoredaktado
  • Kunfandante ĉiun aŭdio- kaj video-enhavon
  • Produktado de la fina plurmedia projekto en la dezirata formato

Ĉiu proceza paŝo devasesti submetata al kvalitokontrolon, ĉar postaj ŝanĝoj ekzemple kaze de novaj surbendigoj povas esti multekostaj.

Aplikaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Lokaĵigado aplikeblas al ĉio kion oni celas disvastigi sur specifa lingva merkato. Kelkaj el la elementoj en la aplikado de lokaĵigada procezo rilatas al: [3]

  1. lingvo:
    • alfabetoj kaj skribosistemoj;
    • numeraj sistemoj;
    • direkto de skribado (t.e. de maldekstre dekstren kaj de dekstre maldekstren).
  2. kulturo:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (angla) Multilingual localisation, (PDF), okt-nov 2007, 25 paĝoj, bona superrigarda teksto
  • (angla) Bert Esselink: A Practical Guide to Localization. John Benjamins Publishing, 2000, ISBN 1-58811-006-0.
  • (angla) Frederic Chaume: Audiovisual Translation: Dubbing St. Jerome Publishing, 2012, ISBN 978-1-905763-91-7.
  • (angla) Jorge Díaz Cintas: The Didactics of Audiovisual Translation. John Benjamins Publishing, 2008, ISBN 978-90-272-1686-1.
  • (angla) Keiran J. Dunne, Elena S. Dunne: Translation and Localization Project Management: The art of the possible. John Benjamins Publishing, 2011, ISBN 978-90-272-3192-5.
  • (angla) Miguel A. Jiménez-Crespo: Translation and Web Localization. Routledge, 2013, ISBN 978-0-415-64318-4.
  • (angla) Yves Gambier, Henrik Gottlieb: (Multi)Media Translation. Concepts, practices, and research. John Benjamins Publishing, 2001, ISBN 90-272-1639-8.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • (angla) Language localization (lingva lokaĵigado), tradukado al diversaj lingvoj en maniero ke tiuj havu sencon en tiu lingva kaj kultura komunumo.
  • (angla) Internationalization and localization (internaciigo kaj lokaĵigado), adaptado de komputila programaro al aliaj lingvoj kaj kulturoj.
  • (angla) Video game localization (lokaĵigado de videoludo), preparado de videoludoj por alilingvaj uzantoj.
  • (angla) Dub localization (dublado-lokaĵigado), la adapto de filmo aŭ televida serio por alilingvaj spektantaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Lingva propono en Esperanto por la angla termino (linguistic) localization, Esperanto Stack Exchange, februaro 2020.
  2. (nl) Wat is localisatie? (Kio estas lokaĵigado?), Translated.com
  3. 3,0 3,1 3,2 Claudia Monacelli, Traduzione, revisione e localizzazione nel terzo millennio, Franco Angeli, 2001. ISBN 8846430506
  4. Clara Montella, Giancarlo Marchesini, I Saperi Del Tradurre, Franco Angeli, 2007. ISBN 9788846484734
  5. (en) Join a localization team (Aliĝu al lokaĵiga skipo), Proz.com
  6. (en) Localization Guide, (PDF) revuo Multilingual, okt-nov 2007
  7. Localization Guide:getting started, (PDF) p 12/25, revuo Multilingual, okt-nov 2007