Ralo de Lord Howe
Ralo de Lord Howe | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ralo de Lord Howe (Hypotaenidia sylvestris)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ralo de Lord Howe (Hypotaenidia sylvestris) estas specio de birdoj de la familio Raledoj kaj genro Hypotaenidia. Ĝi estas malgranda, neflugkapabla, surterema birdo endemia de la Insulo Lord Howe.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu ralo estas malgranda olivecbruna birdo, kun mallonga vosto kaj iom subenkurba beko, kio estas malkutima trajto en la genro. La flugiloj estas kaŝtankoloraj kun pli malhelaj strioj. La okuloj havas ruĝajn irisojn.[1]
Ekologio
[redakti | redakti fonton]La specio vivas en subtropikaj arbaroj, kie manĝas tervermojn, krustulojn, fruktojn, kaj foje predas la ovojn de pufinoj kaj petreloj.[1]
Tiuj raloj pariĝas porvive kaj kutime estas laŭ paroj. Ili estas teritoriemaj kaj aperas el la arbara subkreskaĵaro por esplori la devenon de nekutimaj bruoj. Pariĝinta paro defendas areon de proksimume tri hektaroj, kaj la idoj estas elpelitaj el tiu areo post kreskiĝo. La populacio de birdoj estas tiel limigita al la kvanto de disponebla teritorio.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Lord Howe Island woodhen Species Factsheet. BirdLife International.
- ↑ Lord Howe Island woodhen. NSW Office of Environment and Heritage.
|