Lorenzo Da Ponte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Lorenzo Da Ponte
Lorenzo Da Ponte
Lorenzo Da Ponte
Persona informo
Naskonomo Emanuele Conegliano
Naskiĝo 10-a de marto 1749
en Ceneda, Italio
Morto 13-a de majo
en Novjorko, Usono
Tombo Calvary Cemetery [#]
Religio katolika eklezio [#]
Nacieco itala
Lingvoj itala lingvo [#]
Loĝloko VienoLondonoUsono [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Profesio
Profesio verkisto
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Lorenzo Da Ponte naskiĝinta Emanuele Conegliano (Ceneda la 10-an de marto 1749 - Novjorko la 17-an de aŭgusto 1838) estis itala pastro , libretisto kaj verkisto. Li famiĝis precipe kiel verkisto de la libretoj de pluraj operoj de Mozart.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emanuele Conegliano naskiĝis en la juda kvartalo de Ceneda (hodiaŭ Vittorio Veneto, en la provinco Treviso proksime de Venecio), el juda familio kiu delonge restadis en Italio, komence en la urbeto Conegliano (same, en la provinco Treviso).

Kiam la Koncilio de Trento devigis la italojn havi familian nomon, la judoj kiuj ne nomiĝis LeviCoen/ Cohen, alprenis, ĝenerale, la nomon de la loko en kiu ili vivis. La patro de Emanuele Conegliano, vidviĝinta, enamiĝis al kristana virino, kaj cele al edziĝo li konvertiĝis kune kun la tri filoj (Emanuele, Baruch/ Benedikto kaj Anania). La kolektiva bapto estis celebrita la 29-an de aŭgusto 1763 de la Episkopo de Ceneda Lorenzo da Ponte, kiu, laŭ la tiama kutimo, altrudis sian familian nomon da Ponte al la familio Conegliano iĝinta kristana, kaj al Emanuele atribuis ankaŭ sian antaŭnomon Lorenzo (la patro, Geremia/ Jeremio, fariĝis Gasparo; la frato Baruch fariĝis Girolamo/ Jeronimo, kaj la alia frato, Anania, fariĝis Luigi/ Luizo).

La juna Lorenzo da Ponte eniris seminarion, kaj en 1773 estis ordinita pastro. Translokiĝinte al Venecio, kvankam pastro li kondutis malmorale; ne nur li havis du infanojn el kvazaŭedzino, sed li ankaŭ estis procesita pro la akuzo, ke li aranĝis diboĉajn amuzaĵojn en malĉastejo.

En 1779, ekzilita dum 15 jaroj el la Venecia Respubliko, li rifuĝis al Gorico, tiam aŭstria; en 1781 li estis vokita al Dresdeno je la Kortego de Saksio, kaj samjare al Vieno, kie, pro interesiĝo de Antonio Salieri, li fariĝis kortega poeto de Imperiestro Jozefo la 2-a.

Tiutempe, la itala lingvo ĝuis grandan kulturan prestiĝon. Precipe, preskaŭ ĉiuj operaj libretoj estis verkitaj en itala lingvo; tial Lorenzo da Ponte, kiu estis lerta versofaristo, povis tuj elstari, verkante por la plej famaj komponistoj, aparte por Wolfgang Amadeus Mozart, al kiu li liveris la libretojn de Le nozze di Figaro (La geedziĝo de Figaro) (el la komedio de Pierre-Augustin Caron de Beaumarchais La Folle Journée ou le Mariage de Figaro – La freneza tago aŭ La geedziĝo de Figaro; unua prezento ĉe la Burgtheater de Vieno, la 1-an de majo 1776), Don Giovanni (kun ioma kontribuo de Giacomo Casanova) kaj Così fan tutte, ossia La scuola degli amanti (Tiel faras ĉiuj virinoj, tio estas La lernejo de la geamantoj).

Post la morto de Jozefo la 2-a en 1790, da Ponte devis translokiĝi unue al Prago (kie li renkontiĝis denove kun Giacomo Casanova), poste al Dresdeno, kaj sekve al Londono, kie li fariĝis teatra entreprenisto, kun tiel malsukcesaj rezultoj, ke por eskapi el la kreditoroj li devis translokiĝi al Usono.

Estinte (en Filadelfio kaj Novjorko) instruisto pri itala lingvo, butikisto, librovendisto, en 1825 li fariĝis en Novjorko (Manhattan) la unua profesoro pri itala literaturo en la historio de la Columbia College (hodiaŭ Columbia University, Kolumbia Universitato).

En 1828, Lorenzo da Ponte alprenis la usonan civitanecon. En 1833 li amikiĝis kun la itala patrioto Piero Maroncelli ankaŭ li migrinta al Novjorko, sed pro politikaj kialoj. En la sama jaro (evidente, ne lerninte el la pasintaj malfeliĉaj spertoj), Lorenzo da Ponte fondis en Novjorko teatron, nomitan Italian Opera House (Itala Operteatro), inaŭguritan per la opero La gazza ladra (La ŝtelema pigo) de Gioachino Rossini. Post du sezonoj, tamen, la entrepreno bankrotis, kaj kelkajn jarojn poste la konstruaĵo estis detruita de brulego.

Kiam li mortis en 1838, Lorenzo da Ponte estis sepultita en la malnova katolika tombejo de Manhattan (en la tiel dirita Little Italy – Malgranda Italio – de la italaj migrintoj); sed en 1848 la kadavroj estis translokitaj al la nova tombejo de Kalvario ĉe Queens, kaj la restaĵoj de da Ponte konfuziĝis kun la aliaj, tiel ke hodiaŭ memorigas lin nur cenotafo (malplena tombomonumento).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libretoj[redakti | redakti fonton]

Tekstoj de kantatoj, oratorioj ktp.[redakti | redakti fonton]

  • Per la ricuperata salute di Ofelia (1785; muziko de Mozart, Salieri kaj Cornetti)
  • Davidde penitente (1785; muziko de Mozart; ne certas ĉu Da Ponte estas la verkisto)
  • Il Davidde (1791; Pasticcio el komponaĵoj de pluraj komponistoj)
  • Hymn to America (muziko de Antonio Baglioni)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Memorie di Lorenzo Da Ponte, da Cèneda. Scritte da esso. John Gray + Sons, Nuova Yorka 1823,
  • Libretti viennesi, eld. de Lorenzo Della Chà. Fondazione Pietro Bembo/Guanda, Milano 1999, 2 Bde. ISBN 88-8246-060-6.
  • Estratto delle Memorie, eld. de Lorenzo Della Chà. Edizioni Il Polifilo, Milano 1999, ISBN 88-7050-438-7.
  • Il Mezenzio, eld. de Lorenzo Della Chà. Edizioni Il Polifilo, Milano 2000. ISBN 88-7050-310-0.
  • Saggio di traduzione libera di Gil Blas, eld. de Lorenzo Della Chà. Edizioni Il Polifilo, Milano 2002, ISBN 88-7050-461-1.
  • Dante Alighieri, eld. de Lorenzo Della Chà. Edizioni Il Polifilo, Milano 2004, ISBN 88-7050-462-X.
  • Saggi poetici, eld. de Lorenzo Della Chà. Edizioni Il Polifilo, Milano 2005, ISBN 88-7050-463-8.
  • Libretti londinesi, eld. de Lorenzo Della Chà. Edizioni Il Polifilo, Milano 2007, 2 Bde. ISBN 88-7050-464-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]