Lorenzo Pucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lorenzo Pucci
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1458 (1458-08-18)
en Florenco
Morto 16-an de septembro 1531 (1531-09-16) (73-jaraĝa)
en Romo
Tombo Santa Maria sopra Minerva
Lingvoj itala
Ŝtataneco Papa Ŝtato
Familio
Frat(in)o Roberto Pucci
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo
vdr

Lorenzo Pucci (18a de aŭgusto 1458 – 16a de septembro 1531) estis itala kardinalo kaj episkopo de la familio Pucci de Florenco. Ankaŭ lia frato Roberto Pucci kaj lia nevo Antonio Pucci estis kardinaloj.[1]

Li estis profesoro pri juro en la Universitato de Pizo kaj poste episkopo de Pistoia en 1509 kaj de Melfi el 1513 ĝis 1528 kaj partoprenis en la Kvina Laterana koncilio.

La papo Leono la 10-a faris lin kardinalo en la 23a de septembro 1513 (en la titolo Santi Quattro Coronati) kaj elektis lin kiel lia persona sekretario, laŭ kio li estis sendita al kelkaj ambasadoraj misioj, speciale al Florenco. Poste li plenumis dum jardekoj diversajn altajn postenojn en la Katolika Eklezio. Li estis patrono de artoj, ĉefe de Mikelanĝelo kaj Rafaelo, kaj en 1520 oni dediĉis al li la eldonon de la verko de Erasmo nome Verkoj de Sankta Cipriano.

Dum la papeco de Hadriano la 6-a, Pucci estis akuzita je fraŭdo en konekto kun la vendo de indulgencoj, sed li evitis punon pro la interveno de la kardinalo Giulio Medici, kiu post sia elekto al papeco en 1523 kiel papo Klemento la 7-a liberigis Pucci el la akuzoj. Post la Disrabado de Romo (1527), Pucci estis unu el la plej ardaj defendantoj de la tuja rekonkero de Florenco el respublikaj ribeluloj. Li poste servis kiel kardinal-episkopo de Albano (1524) kaj de Palestrina (1524–1531).[2]

Li mortis en Romo la 16an de septembro 1531, tuj post la sieĝo de Florenco kiu definitive remetis la Medici-ojn en la povo de Florenco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miranda, Salvador. "PUCCI, Lorenzo (1458-1531)".The Cardinals of the Holy Roman Church. Florida International University. Alirita la 5an de junio 2020.
  2. Catholic Hierarchy – Palestrina Alirita la 5an de junio 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]