Losone
Losone | |
---|---|
Blazono de Losone | |
Palestra en Losone | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Locarno |
Komunumaro | Isole |
Koordinatoj | 46° 10′ 1″ N 8° 3′ x″ O / 46.16694 °N, 8.05000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 1″ N 8° 3′ x″ O / 46.16694 °N, 8.05000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | {{{loĝantoj}}} |
Areo | 9,53 km² |
Alteco | 238 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6616 |
Komunumkodo | 5115 |
Mapo de Losone |
Losone estas komunumo de la Komunumaro Isole kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 6372 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
Losone situas en nordo de la delto de la rivero Maggia, norde de Ascona kaj okcidente de Locarno ĉe la eniro al la Valo de Maggia. La nordan komunumlimon formas la rivero Melezza, kiu en nordoriento de la komunumo alfluas al Maggia. La komunumo estas en Alemanio konata pro ĝia kazerno, kie antaŭe estis la rekruta lernejo por la grenadiroj kaj nun tempe de la sanitataj trupoj de la Svisa Armeo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Losone kun la kvartaloj San Lorenzo, San Rocco, San Giorgio, la vilaĝo Arcegno, kaj la setlejo Zandone, kie situas la kazerno. En nordo de la komunumo sude de Melezza situas golfludejo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,53 km², de kiuj 64,2% estas kovritaj de arbaro, 5,8% servas por agrikulturo kaj 25,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Losone limas en nordo al Verscio, en nordoriento al Tegna, en oriento al Locarno, en sudo al Ascona, en okcidento al Intragna, en nordokcidento al Cavigliano.
Trafiko
Losone situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Losone pasas paralela flanka vojo al la kantona ĉefvojo n-ro 407, kiu oriente de la rivero kondukas de Locarno al Domodossola. Pere de buslinio de la loka busreto de la urbo Locarno, la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Losone datiĝas el la jaro 1061 kiel Loxono. En Losone ekzistas rokaj freskoj el la neolitiko. Dum mezepoko Losone estis najbararo de la Paroĥaro Locarno. De 1941 ĝis 1947 en la komunumo estis internitaj soldatoj el Pollando kaj Ukrajno. Poste la internejo estis transformita al kazerno de la Svisa Armeo.[3]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Rodolfo Huber: Losone en Historia Leksikono de Svislando (2009-10-15)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Losone – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|