Saltu al enhavo

Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof
Persona informo
Naskonomo Ludwik Zamenhof
Naskiĝo 23-an de januaro 1925 (1925-01-23)
en Varsovio
Morto 9-an de oktobro 2019 (2019-10-09) (94-jaraĝa)
en Antony
Lingvoj Esperantofrancapola
Loĝloko Francio
Ŝtataneco Pollando
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Politekniko de Varsovio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Adamo Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Wanda Zamenhof Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Juliette Sekrecka (1961–)
Krystyna Tyszka (1951–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Hanna Zaruski-Zamenhof
 ( Krystyna Tyszka)
Margaret Zaleski-Zamenhof
 ( Krystyna Tyszka) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo inĝeniero
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Louis-Christophe ZALESKI-ZAMENHOF (naskiĝis je la 23-a de januaro 1925 en Varsovio) estas doktoro inĝeniero, pri surlanda kaj enmara konstruado, aparte de premferbetono, nepo de L. L. Zamenhof.

Li kun sia patrino eskapis, preskaŭ mirakle el la forporto en naziajn mortigejojn, kiam lia patro Adamo Zamenhof estis arestita kaj pafmortigita de la nazioj. Poste li kaŝiĝis en Pollando sub falsa nomo Christoph Zaleski, kiun li konservis poste memore al tiu tempo.

Anekdoto: en tiu tempo, li laboris en tomatokampo, kun polo, kiu estis hazarde esperantisto; tiu ĉi provis varbi lin, kaj demandis "ĉu vi konas Esperanton? ktp.", Ludoviko-Kristofo tuj respondis: " ho jes mi konas, ĝin inventis mia avo!" (poste li timis farinte malsingardemon kaj esti denuncota! sed ne).

Ekde la 1960aj jaroj li loĝas en Francio.

Li verkis antaŭparolon por La Homo kiu Defiis Babelon, biografio de la iniciatinto de Esperanto verkita en la franca de René Centassi kaj Henri Masson.

Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof kun la vicurbestro de Bjalistoko, UK 2008

En sia festparolado dum la 86-a UK 2001 en Zagrebo li i.a. diris:

"Vi venis diskuti pri la Dialogo inter kulturoj, kies bezono iam ja inspiris la iniciaton de la Lingvo Internacia. Fakte, preskaŭ ĉiuj biografoj de Zamenhof mencias la legendon, laŭ kiu la juna Ludoviko vivanta en tiam multkultura urbo Białystok, observis malamon regantan inter la diversaj nacioj, ne trovantaj lingvon komune kompreneblan, ilon laŭ li necesan al la dialogo inter iliaj kulturoj respektivaj".

Zaleski-Zamenhof aljuĝis al la papo Johano Paŭlo la 2-a la Medalon pri Toleremo.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Trovu « Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»