Louis Alexandre de Bourbon
Louis Alexandre de BOURBON, grafo de Tuluzo, naskiĝis la 6-an de junio 1678 en la kastelo de Versajlo kaj mortis la 1-an de decembro 1737 en la kastelo de Rambouillet.
Li estis eksteredza filo de la franca reĝo Ludoviko la 14-a kaj de unu el la amantinoj de tiu ĉi, Madame de Montespan. Samkiel multaj aliaj eksteredzaj infanoj de la reĝo, li estis oficiale agnoskita de Ludoviko. Li sekve fariĝis grafo de Tuluzo en 1681, duko de Penthièvre en 1697 kaj pliposte duko de Rambouillet en 1711.
Dum la Sukceda Milito de Hispanio, li estis responsa pri la defendo de Sicilio (tiam hispana teritorio). En 1704, antaŭ Malaga, li severe venkis la anglan-nederlandan ŝiparon de la admiralo George Rooke.
Samkiel lia frato Louis Auguste de Bourbon (la duko de Maine), reĝa edikto de julio 1714 donis al li rajton pri la heredado de la franca krono se mortus la tiama heredinto, la juna kaj fragila Ludoviko. Tiu edikto estis nuligita de la Parlamento de Parizo en 1717, post la morto de Ludoviko la 14-a kaj la entronigo de Ludoviko la 15-a. Dum la regentado de Filipo de Orléans kaj ĝis 1722, li estis responsa pri la franca ŝiparo.
Ludoviko la 15-a tre ŝatis la grafon de Tuluzo, precipe pro ilia komuna pasio pri ĉasado. Sed post malfavoro, la grafo retiriĝis al sia kastelo de Rambouillet, kie li mortis en 1737.