Louis Dutens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Dutens
Persona informo
Louis Dutens
Naskiĝo 15-an de januaro 1730 (1730-01-15)
en Tours
Morto 23-an de majo 1812 (1812-05-23) (82-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj francaitalaanglasveda vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Parencoj Joseph Dutens vd
Profesio
Alia nomo L. D-S • L. D. • D. vd
Okupo verkistotradukisto • filologo • historiistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis DUTENS (naskiĝis la 15-an de januaro 1730 en Tours; mortis la 23-an de majo 1812 en Londono) estis franca verkisto, filologo, fakulo pri moneroj kaj historiisto de la reĝo de la Unuiĝinta Reĝlando.

Du miroir ardent d'Archimede, 1775

Liaj gepatroj estis kalvinanoj kaj pro tiuj siaj religiaj opinioj li forlasas Francion kaj rifuĝas en Londono, kie lia onklo estas juvelisto. Tie Louis Dutens eklaboras kiel edukanto. Li studas matematikon kaj orientajn lingvojn, lernas la grekan, italan kaj hispanan.

En 1758 li iĝas vikario anglikana kaj sekretario de la brita ministro Stuart de Mackenzie, ambasadoro en Torino.

Reveninte al Londono, li iĝas edukanto de la filo de la duko de Northumberland kaj en 1775 membro de la Akademio de Surskriboj kaj Beletro de Francio kaj membro de la Reĝa Societo de Londono.

Lia nevo estas Joseph Michel Dutens.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]