Louisenlund
Stiftung Louisenlund | |||
---|---|---|---|
La kastelo Louisenlund estas la ĉefa konstruaĵo de la kleriga kampejo ĉe la Schlei
| |||
lernejo • parko • neprofitcela organizaĵo | |||
Historio kaj stato | |||
Fondo | 1949 | ||
Lerneja speco | Gimnazio, International Baccalaureate (de), baza lernejo | ||
Administrado | |||
Adreso |
Louisenlund 9 | ||
Organiza potenco |
Stiftung Louisenlund | ||
Nombro de lernantoj | 440 | ||
Nombro de instruistoj | 70 | ||
Estraro | Peter Rösner | ||
Situo | |||
Loko | Güby | ||
Poŝtokodo | 24357 | ||
Lando | Ŝlesvig-Holstinio | ||
Ŝtato | Germanio | ||
Koordinatoj | 54° 29′ 35″ N, 9° 41′ 6″ O (mapo)54.4939.6850111111111Koordinatoj: 54° 29′ 35″ N, 9° 41′ 6″ O (mapo) | ||
| |||
| |||
Retejo | www.louisenlund.de | ||
La fondaĵo Louisenlund - germane Stiftung Louisenlund [ŜTIFtunk lu:I:znlunt] estas asocio funkcianta privatan internulejan lernejon kaj gimnazion de progresema eduko, same nomata Louisenlund, en ankaŭ samnoma klasikisma kastelo de la komunumo Güby en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en la plej norda parto de Germanio. Ĝi situas borde de la Schlei [ŝlaj], branĉo de la Balta Maro.
La lernejon en 1949 fondis la nobelo Frederiko de Ŝlesvigo-Holstinio, Friedrich zu Schleswig-Holstein. Lin konsilis kaj subtenis la pedagogo Kurt Hahn kiu antaŭe jam gvide kunstarigis la internulejojn Schule Schloss Salem kaj Birklehof.
Kastelo
[redakti | redakti fonton]La kastelo Louisenlund inter la jaroj 1772 kaj 1776 konstruiĝis sur nobela bieno tiam nomata platgermane Tegelhave (Do en norma germana lingvo Ziegelhof kaj en Esperanto "tegola bieno"), kiun en 1563 la duko Adolfo el la dinastio de Ŝlesvigo-Holstinio-Gottorf aĉetis de la nobela familio von Sehestedt. La klasikisma konstruaĵo interalie estis la somera rezidejo de la reĝa reprezentanto de la Reĝlando Danio, grafo Carl von Hessen, kaj de lia edzino Louise, filino de la dana reĝo Frederiko la 5-a. Laŭ ŝi la kastelo ricevis sian nomon. La kastelan parkon planis Johann Caspar Bechstedt.
En la dua mondmilito la mararmeo de Nazia Germanio aneksis la kastelon, en majo 1945 la armeo de Britio kaj en 1947 la armeo de Norvegio.
Lernejo
[redakti | redakti fonton]En 1949 la duko Frederiko donacis la kastelon al konstruota internulejo, en kiuj la lernejanoj aparte okupiĝu pri velado. Ĉar la lernejo rapide iĝis tro granda nur por la kastelo, inter la jaroj 1951 kaj 1988 la pli junaj lernantoj de la 5-a ĝis 8-a klasoj edukiĝis en la kavalira domo Karlsburg de la apuda komunumo Winnemark. Ekde somero 2015 la lernejo same disponas pri elementa lernejo por ankoraŭ pli junaj infanoj de la 1-a ĝis 4-a klasoj.