Lu Jianbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉina esperantisto


Lu Jianbo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1903 (1903-11-30)
Morto 8-an de decembro 1991 (1991-12-08) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lu JIANBO (1904 - mortis la 8-an de decembro 1991 en Chengdu, Ĉinio) estis komitatano de ĈEL, membro de UEA kaj SAT.

Li esperantistiĝis en 1920, kaj baldaŭ ekamikis kun Bakin. En Nankino li propagandis anarkiismon kaj zamenhofismon. En 1934 li redaktis la gazeton Verda Standardo, ĉinigis Teorio de Esperanto de Varankin, kaj eldonis librojn pri gramatiko kaj vortofarado de Esperanto. Ekde 1944 li instruis pri historio de la antikvaj Grekio kaj Romio en Siĉuan-Universitato en Chengdu kaj gvidis tie Esperanto-kursojn. Dum la 70-aj jaroj li partoprenis en la laboroj por esperantigi poemojn de Mao Zedong kaj kompili Esperanto-Ĉinan Vortaron. Li ĉinigis Ezopa Saĝo kaj aliajn poemojn de Kalocsay, kaj tradukis novelojn de A. Tolstoj. Li estis ankaŭ elstara poeto kaj prozisto en la ĉina lingvo: eldoniĝis pluraj liaj volumoj.