Lubawa
| Lubawa | ||
| germane: Löbau in Westpreußen | ||
| Blazono | ||
|
| ||
| urba komunumo | ||
|---|---|---|
Mapo
| ||
| Genitivo de la nomo | Lubawy | |
| Provinco | Varmio-Mazurio | |
| Distrikto | distrikto Iława | |
| Komunumo | komunumo Lubawa | |
| Speco de komunumo | Urba | |
| Urba komunumo | Jes | |
| Fondita en | 1216 | |
| Urborajtoj | 1260 ? | |
| Koordinatoj | 53° 18′ N, 19° 27′ O (mapo)53.319.45Koordinatoj: 53° 18′ N, 19° 27′ O (mapo) | |
| Alto super la marnivelo | 145 m | |
| Areo | 16,84 km² | |
| Loĝantaro | 9251 (en 2004 (kaj nun?)) | |
| Loĝdenso | 549,3 loĝ./km² | |
| Poŝtkodo | 14-260 | |
| Telefona antaŭkodo | 89 | |
| Aŭtokodo | NIL | |
| TERYT | 6283507021 | |
| Estro | Edmund Antoni Standara (en 2004?) | |
| Titolo de estro | Urbestro | |
| Adreso de estraro | ul. Rzepnikowskiego 9a | |
| Poŝtkodo de estraro | 14-260 | |
| Komunuma retejo | http://www.lubawa.pl | |
| Domajno | lubawa.pl | |


Lubawa (germane: Löbau in Westpreußen, prapruse: Lūbawa) estas urbo de la provinco Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Lubawa en distrikto Iława.
Historio
[redakti | redakti fonton]
La praprusa nomo Lūbawa devenas probable de la nomo de unu el la regantoj de la praprusoj en la burgo kiu esti antaŭe sur la loko de la pli posta urbo Löbau starigita meze de la 13-a jarcento. En la jaro 1440 la urbo aliĝis al la germanlingva Prusia Konfederacio kiu batalis kontraŭ la same germanlingva Teŭtona Ordeno. Ekde la Pactraktato en Toruno subskribita inter la Krono de la Regno de Pollando kaj la Teŭtona Ordeno en la jaro 1466, Lubawa kun la ĉirkaŭaĵo apartenis al Reĝa Prusio, aŭtonoma germanlingva regno sub protekto de la reĝlando Pollando kaj sen regado de la Teŭtona Ordeno ĝis la jaro 1772, kiam okazis la unua dispartigo de Pollando-Litovio.
Komence de la 19-a jarcento okazis ekonomia regreso pro la Napoleonaj militoj kaj pro la restado de la franca korpuso, ĉirkaŭ 40 mil da soldatoj. Ekde kiam la regiono estis parto de la Germana Imperiestra Regno ekde 1871, kompense la ekonomio tre floris dum la sekvaj 40 jaroj. Laŭ la decidoj de la Traktato de Versajlo (1919) la distrikto estis transigita al la Dua Pola Respubliko en 1920, sed en 1939 pro la konkero de la lando komence de la dua mondmilito troviĝis en nazia Germanio, kaj en januaro 1945 konkeriĝis per la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Malgraŭ la grandaj detruoj de la milito, la savitaj objektoj de la sakrala arkitekturo estas nun la fiero de la urbanoj.
Bibliografio:
- Stanisław Archemczyk (2010 kaj 2011): Historia Warmii i Mazur, volumo 1 (2010) "Pradzieje - 1772 rok" kaj volumo 2 (2011) "Lata 1772-2010", ambaŭ eldonitaj de Ośrodek Badań Naukowych im. Wojciecha Kętrzyńskiego, Olsztyn.
- Jan Andrzej Choroszy (1995): Cmentarze żydowskie. Studia z dziejów kultury żydowskiej w Polsce, Uniwersytet Wrocławski, Vroclavo.
- Mieczysław Hoffmann, Jerzy Sikorski (1971): Iława i okolice, Wojewódzki Komitet Kultury Fizycznej i Turystyki, Olsztyn.
- Marcin Kuleszo, Barbara Wojczulanis (2001): Warmia i Mazury. Przewodnik ilustrowany,Agencja Fotograficzno-Wydawnicza Mazury, Olsztyn.
- Antoni Liedtke (1994): Zarys dziejów diecezji chełmińskiej do 1945 roku, Wydawnictwo Diecezjalne, Pelplin.
- Gustav Liek (1893): Die Stadt Löbau in Westpreussen mit Berücksichtigung des Landes Löbau, Im Verlage des Historischen Vereins, Marienwerder.
- Wiesław Niesiobędzki (2006): Powiat iławski. Dzieje miast i wsi. Szkice historyczne od czasów krzyżackich do 1945 roku, Lokalna Organizacja Turystyczna Pojezierza Iławskiego i Dorzecza Drwęcy, Iława.
- Wiesław Niesiobędzki (2008): Powiat iławski. Dzieje, zabytki, pejzaż i kultura,Zakład Poligraficzny Algraf, Iława.
- Piotr Nitecki (2000): Biskupi Kościoła w Polsce w latach 965-1999. Słownik biograficzny, Instytut Wydawniczy PAX, Varsovio.
- Zbigniew Nowak (1994): Słownik biograficzny Pomorza Nadwiślańskiego, tom 2, Gdańskie Towarzystwo Naukowe, Gdansko.
- Stanisław Wojciech Okoniewski (1928): Diecezja Chełmińska. Zarys historyczno-statystyczny, Nakładem Kurii Biskupiej, Pelplin.
- Filip Sulimierski, Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski (1884): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 5, Nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Varsovio.
Famaj lokuloj
[redakti | redakti fonton]
- Antoni Lendzion (n. la 10-an de julio 1888 en vilaĝo Samplau (ekde 1946 Sampława) apud Löbau, m. la 22-an de marto 1940 en la nazia ekstermejo (koncentrejo) Stutthof estis pola politika aganto en Libera Urbo Dancigo, parlamentano al Volkstag, la danciga urba parlamento de 1928–1933 kaj 1935–1939, vicprezidanto kaj estraramo de la Komunumo de Poloj en Libera Urbo Dancigo (1928–1939). Li estis la patro de Leon Lendzion.
- Janusz Stanisław Pasierb (legu: Januŝ Stanislaŭ Pasjerb) (n. 1929 en Lubawa - 1993 en Pelplin), katolika pastro, profesoro, historiisto, poeto, eseisto kaj fakulo pri la arto kaj kulturo, vidu la apudan foton.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]La preĝejo de Sankta Anna (el la 14-a jarcento) |
La preĝejo de Sankta Barbara (el la 17-a jarcento) |







